Srilanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de Sri-Lanko
Situo de Sri Lanko

Sri-Lanko - Sri Lanka - estas respubliko en suda Azio, fondita en 1972; inter 1948 kaj 1972, la lando nomiĝis Cejlono (angle Ceylon, el Sīhala-dīpa, "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la reĝoreĝino de Britio; antaŭ 1948 ĝi estis brita kolonio.

Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.

Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".

La oficiala nomo de la ŝtato, Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.

Bazaj faktoj

Historio

En Sri-Lanko en la politika movado tamila hegemonias la movadoj federistaj kiu poste iĝos la Unuigita Fronto Tamila de Liberigo, ĝis komenco de la 1980-aj jaroj. Tiam la politika movado estis anstataŭata grandparte de armita lukto ĉefe de la Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam, LTTE, kiuj hegemoniis en la 1990-aj jaroj, danke al la helpo de tamiloj el Barato kaj el la diasporo. La LTTE kontrolis grandan parton de la nordo de Sri-Lanko (ĉirkaŭ kvarono de Sri-Lanko), kaj klopodis starigi sian propran registaron tie.

La nasko de la LTTE en 1983 rilatis subpremadon kaj morton de centoj da tamiloj post atenco kontraŭ 13 srilankaj soldatoj. Barato intervenis kiel pacforto, sed mortis pli da 1,000 barataj soldatoj. En 1991 teruristo, eble ligata al la LTTE, mortigis la ĉefministron el Barato Rajiv Gandhi.

La historio de Sri-Lanko estis markita dum pli da du jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a per etna konflikto inter la nacia registaro kaj la insurekcia movado de tamiloj nomita Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam (Liberation Tigers of Tamul Eelam aŭ LTTE en la angla), kio kaŭzis ĉirkaŭ 70 000 mortintojn sen kalkuli la finajn en 2009. Komence de 2002 la du konfliktaj flankoj militpaŭzis, sed ambaŭ partioj rompis tiun akordon. Komence de 2009 la nacia registaro atakis la teritorion kontrolatan de tamiloj dum kelkaj monatoj kaj nuligis la gerilon kaj mortigis ĝian estraranojn, ĉefe Velupillai Prabhakaran, sed poste laŭ Unuiĝintaj Nacioj mortigis ankaŭ pli da 6 500 civilulojn, ĉefe tamilojn.[1]

Laŭ la lastaj ciferoj de Unuiĝintaj Nacioj mortis en la milito inter 80 000 kaj 100 000 personoj, el kiuj ĉirkaŭ 6,200 soldatoj el la armeo de Sri-Lanko (30,000 vunditoj) kaj 22,000 tamilaj gerilanoj ekde julio de 2006 (tiuj lastaj ciferoj laŭ la srilanka registaro). Laŭ Unuiĝintaj Nacioj estas el 250,000 al 300,000 tamilaj rifuĝintoj en koncentrejoj, ĉefe en la regiono de Vavunija, kiuj suferas militvundojn, malsaton kaj nehoma situacio, dum la registaro malpermesas ilin foriri, ĉar onidiras, ke ili klopodos identigi fuĝintajn eksgerilanojn. Ankaŭ la laboro de NRG estas malhelpata de la armeo.[2]

Biogeografio

Biogeografie la insulo apartenas al hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejo "Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko".

Teritoria organizado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Srilanko.

Sri-Lanko kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Sri-Lankon:

Ambaŭ vojaĝas sekve al la insulo Sri-Lanka:
-Jen vidu kloŝpagodojn, ankaŭ Anura-Dapuren
kaj la Palacon Brazen, mil-kaj-sescente pilastran,
urbegon Sinhalesan, jen tie Polonaruvon
kun akrepingla Rankat kaj la Skribrula Pagodo.[3]

Esperanto en Sri-Lanko

Estas Srilanka Esperanto-Asocio.

Notoj

  1. "Sri Lanka pone fin a 26 años de guerra civil contra la minoría tamil", El País, 19-a de majo de 2009.
  2. "Sri Lanka encierra en campos a 300.000 tamiles", Público, 23a de majo 2009, paĝo 10.
  3. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.

Eksteraj ligiloj