Aŭrobindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭrobindo
barata hinduisma filozofo kaj guruo Sri Aŭrobindo ĉirkaŭ 1900
barata hinduisma filozofo kaj guruo
Sri Aŭrobindo ĉirkaŭ 1900
Persona informo
Naskonomo অরবিন্দ ঘোষ
Naskiĝo 15-a de aŭgusto, 1872
en Kalkato, Barato
Morto 5-a de decembro, 1950
en Pondiĉero, Barato
Lingvoj bengalaanglahindiafrancagermanahispana
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato
Alma mater St Paul's School • King's College • Loreto Convent
Subskribo Aŭrobindo
Familio
Frat(in)oj Barindra Kumar Ghosh • Manmohan Ghose
Amkunulo Mirra Alfassa
Okupo
Okupo poeto • tradukistofilozofo • eseisto • verkisto • literaturkritikisto • profesoropolitikistoŝtata funkciulo • revoluciulo • jogano • lingvisto
Verkoj Savitri
The Life Divine
The Synthesis of Yoga
The Mother With Letters on the Mother
The Secret of the Veda
Isha Upanishad
Essays on the Gita
TTT
Retejo http://www.sriaurobindoashram.org
vdr
rahmenlos
rahmenlos

AŬROBINDO Ghose (bengale: অরবিন্দ ঘোষ, Arabinda Ghosh) aŭ Sri Aŭrobindo (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1872 en Kalkato; mortis la 5-an de decembro 1950 en Pondiĉero) estis barata hinduisma filozofo, mistikisto kaj guruo. En si mem, li ligis la humanistan edukadon kaj la scion de la okcidenta civilizo al la saĝeco kaj spiritaj tradicioj de Hindio.

Liaj leteroj, poemoj kaj filozofiaj verkoj estas subskribitaj Sri Aŭrobindo kaj publikigitaj sub tiu nomo.


Vivkuro

Li studis en Universitato de Kembriĝo. Estis profesoro kaj direktoro de la Publika Edukado de Princlando Vadodara. En la jaroj 1905-1910 aktivis politike, gvidis naciisman movadon. Lia edzino Mrinalini mortis en 1918.

Unesko proklamis 1972 Jaro de Aŭrobindo


Spirita vivo

En 1910 retiriĝis finfine de la politika vivo de Bengalio komencante serĉadon de universala sistemo religia. De guruo Lele el la spirita tradicio de nagoj en Maharaŝtro ricevis inicon en la praktikon de kulto al la diino Kalio. En Pondiĉero fondis aŝramon, kie ekloĝis. En 1926 retiriĝis de la publika vivo de la aŝramo. Verkis angle kaj bengale. Kreinto de purnajoga, t.n. integra jogo. Entreprenis provon sintezi klasikan hindan filozofion kun la eŭropa.

Verkaro

Poezio

  • Meditations of Mandavya (1913)
  • Savitri (1950 - 1951)

Kritik-literaturaj publikaĵoj

  • Bankim Chandra Chatterjee (1893 - 1894)
  • The Age of Kalidasa (1902)
  • The Future Poetry (postmorte, 1954)
  • The Foundation of Indian Culture

Aliaj

  • The Life Divine (1939 - 1940)
  • The Synthesis of Yoga (postmorte, 1955)
  • The Ideal Human Cycle (1919, eldono korektita 1950)

Famaj disĉiploj

  • Mira Richard - veninta el Francio sekvantino de la majstro;
  • Sri Chinmoy - preskaŭ 20 jarojn pasigis en Pondiĉero (de 1944);
  • Patrino Meera - kiel Kamala Reddy pasigis sian junecon en la aŝramo en Pondiĉero.

Bibliografio

  • A. Purani, Technical Terms of Sri Aurobindo's Philosophy, Karyaloyd 1949
  • Wanda Dynowska, Śri Aurobindo. Pramacierz i jej postaci, Bombaj 1956,
  • M.P. Pandit, The Teaching of Sri Aurobindo, Madras 1959
  • The Integral Philosophy of Sri Aurobindo, ed. H. Chaudhuri, F. Spiegelberg, London 1969
  • V.P. Varma, The Political Philosophy of Sri Aurobindo, Delhi 1990

Eksteraj ligiloj