Saltu al enhavo

Sri Vijaya Puram (Port Blair)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sri Vijaya Puram
Vido de la urbocentro
Vido de la urbocentro
Vido de la urbocentro
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 744101
Demografio
Loĝantaro 100 608  (2011) [+]
Loĝdenso 6 046 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 40′ N, 92° 45′ O (mapo)11.66666666666792.75Koordinatoj: 11° 40′ N, 92° 45′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 16,64 km² (1 664 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sri Vijaya Puram (Andamanoj kaj Nikobaroj)
Sri Vijaya Puram (Andamanoj kaj Nikobaroj)
DEC
Lokigo de Andamanoj kaj Nikobaroj en Barato
Situo de Sri Vijaya Puram

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Port Blair [+]
vdr

Port Blair (hindie पोर्ट ब्लेयर) estas la ĉefurbo kaj la plejgranda urbo de la barata unia teritorio de Andamanoj kaj Nikobaroj. La urbo situas sur la insulo Suda Andamano, kaj havas ĉ. 112 100 loĝantojn.

La 13-an de septembro 2024, la Registaro de Barato renomis la urbon al Sri Vijaya Puram (hindie श्री विजयपुरम) [1].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Port Blair estas dividita en la sekvajn distriktojn:  Aberdeen, Austinabad, Buniyadabad, Dudhline, Haddo, Junglighat, Lamba Line, Minnie Bay, Nayagaon, Pahargaon, Phoenix Bay, Shadipur kaj South Point.

Unu el la malmultaj vidindaĵoj estas la Ĉela Malliberejo, konstruita de la 1890-aj jaroj ĝis 1906, kie vi povas memori la iamajn malliberitojn kaj iliajn kondiĉojn kaj ankaŭ spekti filmspektaklon pri la triboj de la Andamanaj Insuloj [2].

La urba haveno enhavas grandan militbazon de la barata mararmeo.

La britoj komencis interesiĝi pri la Andamanaj Insuloj en 1788; estis tiam ke Lord Cornwallis, tiam Ĝenerala guberniestro de Brita Hindio, komisiis al leŭtenanto Archibald Blair kaj al leŭtenanto RHColebrook de la Brita Mararmeo por mezuri la insulojn kaj raporti pri ili. La rezulta raporto rekomendis koloniigon. Jam la sekvan jaron, leŭtenanto Blair fondis la unuan britan subtenpunkton, kiu estis nomita Port Cornwallis. Poste la nomo estis ŝanĝita al Port Blair.

Transportado

[redakti | redakti fonton]

Estas pramoj inter Port Blair kaj Kolkato, Ĉenajo kaj Viŝakhapatnam kaj al la ĉirkaŭaj insuloj. La flughaveno de la urbo estas Vir Savarkar Flughaveno , kun ĉiutagaj flugoj al la hinda kontinento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Port Blair, Andaman and Nicobar capital, renamed as Sri Vijaya Puram. India TV (13 September 2024). Alirita 13 September 2024 .
  2. The Cool, Wild and Very Remote Andaman Islands (22 November 2022). Alirita 1 September 2023 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Port Blair travel guide from Wikivoyage