Stóra Dímun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stóra Dímun
insulo [+]

AkvejoAtlantiko
InsularoFerooj

Koordinatoj61° 42′ N, 6° 45′ U (mapo)61.6937-6.7555Koordinatoj: 61° 42′ N, 6° 45′ U (mapo)
Plej alta punktoHøgoyggj
- alteco396 m
Areo2,7 km² (270 ha) [+]
Loĝantaro10 [+] (2021)

Stóra Dímun (Ferooj)
Stóra Dímun (Ferooj)
DEC
Stóra Dímun
Stóra Dímun
Map
Stóra Dímun
Vikimedia Komunejo:  Stóra Dímun [+]
vdr
Mapo de Stóra Dímun

Stóra Dímun (dane Store Dimon) estas insulo de Ferooj, oni nomas ĝin ofte simple Dímun. La nomo Stóra Dímun signifas 'Granda Dimun', kontraste al Lítla Dímun. La vorto Dimun venas el la kelta, signifante "du montoj".

Stóra Dímun havas areon de 2,62 km², tiel ĝi estas la tria plej malgranda el insuloj de Ferooj. La insulo apartenas al regiono Sandoy, ĝiaj du plej gravaj montoj estas la Høgoyggj (396 m) kaj Klettarnir (308 m).

Antaŭ 1920, ruinoj de malnova preĝejo ekzistis. Sur la insulo loĝis iam multaj familioj ekde la 13-aj jarcentoj, sed sur la insulo nun loĝas du familioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La insulo estas alproksimebla nur inter konvenaj mediaj cirkonstancoj. Pramo ne trafikas al ĝi, nur du helikopteraj flugoj ĉiusemajne.