Stříbro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stříbro
germane Mies
urbo
Stribro - bridge.JPG
Ponto en Stříbro
Flag of Stribro (Tachov).svg
Flago
Stribro (Tachov) CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Stříbro
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Stříbro
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Plasa montetaro
Riveroj Mže, Úhlavka
Situo Stříbro
 - alteco 399 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 11″ N 13° 00′ 18″ O / 49.75306 °N, 13.00500 °O / 49.75306; 13.00500 (mapo)
Areo 47,8 km² (4 780 ha)
Loĝantaro 7 430 (2022)
Denseco 155,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1183
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 349 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0327
NUTS 5 CZ0327 561215
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Stříbro
Retpaĝo: www.mustribro.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Urbodomo en Stříbro

Stříbro (germane Mies) estas urbo en Ĉeĥio kun 7 430 loĝantoj (2022), situanta en Regiono Plzeň, sur rivero Mže, 34 km oriente de urbo Tachov. Traduko de la nomo Stříbro estas arĝento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj pri ministaj vilaĝoj devenas el la 12-a jarcento, la urbon fondis Venceslao la 1-a. Al ĝia prospero kontribuis minado de arĝento, sed ankaŭ avantaĝa situo en komerca pado ĝis Bavario. En la jaro 1437 Stříbro estis avancigita je reĝa supera urbo. Trankvilan evoluon haltigis nur la husanaj militoj, kaj post tempo post la batalo sur Blanka Monto, kiam la urbo estis kelkfoje prirabita kaj iom post iom okazis malintensigo de la minado de arĝento. Certa reviviĝo okazis nur en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj konekse kun minado de plumbo kaj zinko, kun konstruado de landvojoj kaj fervojo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 135
18805 547
18905 303
19005 242
19105 907
19216 167
JaroLoĝantoj
19306 523
19505 280
19615 543
19706 453
19806 801
19917 718
JaroLoĝantoj
20017 745
20147 769
20167 684
20177 705
20187 701
20197 680
JaroLoĝantoj
20207 738
20217 519
20227 430

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej valora memorigaĵo estas renesanca urbodomo el la jaroj 15431589 en okcidenta flanko de la urba placo. En la urbodomo konserviĝis vico da ĉambregoj kun renesanca volbo. Multaj domoj en la placo havas barokajn frontonojn kaj fasadojn, sed iliaj kernoj estas renesancaj. El la 18-a jarcento devenas pestkolono kun 12 statuoj.

Dominaĵo de la urbo estas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, devene gotika el la 14-a jarcento, kun alta prisma renesanca turo. Konsistaĵo de remparoj el la 16-a jarcento estis cilindroforma bastiono, hodiaŭ ĝi estas ekspoziciejo. Eniron en la urbon ebligis renesanca pordego kun ŝtona ponto trans rivero Mže, kiun ŝirmis unuetaĝa renesanca turo. De sude oni eniris en la urbon tra Koubkova-pordego, tra gotika unuetaĝa pordego kun ligna balkono el la 16-a jarcento.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.