Saltu al enhavo

St. Pankraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
St. Pankraz
(San Pancrazio)
St. Pankraz
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo
Provinco BZ Sudtirolo
Geografia situo 46° 35′ N, 11° 5′ O (mapo)46.58651411.086361Koordinatoj: 46° 35′ N, 11° 5′ O (mapo)
Alto super marnivelo 735 m
Areo 62 km²
Loĝantaro 1527 (2023)
Loĝdenso 24 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Castelfondo (TN), Lana, Laurein, Naturns, Unsere Liebe Frau im Walde-St. Felix, Tisens kaj Ulten
Patrono Sankta Pankracio
Festa tago la 12-a de majo
Nomo de loĝantoj Pankrazer (germane)
Poŝtkodo 39010
Imposta kodo I065
Kodo laŭ ISTAT 021084
Telefona prefikso 0473
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
St. Pankraz (San Pancrazio) (Italio)
St. Pankraz
(San Pancrazio) (Italio)
DEC
Situo de St. Pankraz
(San Pancrazio)

Map

vdr

St. Pankraz aŭ sen mallongigo Sankt Pankraz - por kiu aldona itallingva nomo San Pancrazio estis elpensita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la Ulten-valo, montvalo de la Alpoj en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 527 loĝantoj sur areo de 63,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Castelfondo (TN), Lana, Laurein, Naturns, Unsere Liebe Frau im Walde-St. Felix, Tisens kaj Ulten.

Tie ĉi naskiĝis la historiisto Josef Egger.

Lingva distribuo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nacia censo de 2011, la plejmulto de la loĝantoj (99%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]