St John's College (Oksfordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canterbury Quad (Korto Canterbury), St John's College

St John's College (la Kolegio de Sankta Johano) estas kolegio de la Universitato de Oksfordo. Laŭdire la kolegio estas la pli riĉa el la Oksfordaj kolegioj.

Lo kolegio estis fondata en 1555 de Kavaliro Thomas White, riĉa komercisto kies koro entombiĝis en la kolegia kapelo. Tiu deziris krei fonton de romkatolikaj ekleziuloj por subteni la klopodojn de Reĝino Maria la 1-a restaŭri la romkatolokismon en Anglio. Li akiris konstruaĵojn posedintajn de la antaŭa cistercia Kolegio de Sankta Bernardo. Li ankaŭ fondis gravan privatan lernejon, Merchant Taylor's School, kun kiu ĝis la malfrua dudeka jarcento la kolegio havis fortajn ligojn.

Dum la regno de Elizabeto la 1-a (Anglio) estis prelegoj en retoriko, dialektiko kaj la antikva greka lingvo, sed (pro politikaj kialoj) ne en teologio. Tamen dum pluraj jarcentoj, multaj el la studentoj iĝis anglikanaj pastroj.

Inter la personoj kiuj studis aŭ instruis en la kolegio estas Ĉefepiskopo William Laud kaj la patro kaj fratoj de la romanisto Jane Austen.