St Radegund (Kembriĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el St Radegund, Cambridge)
La trinkejo St Radegund kun la nuna signo

St Radegund estas trinkejo en la strato King Street de Kembriĝo, Anglio. Ĝi estas nomita laŭ sankta Radegundo, franka sanktulino asociita kun la apuda Jesua kolegio.

Ĝi estas la hejmo al la sukcesa remada klubo Hash House Harriers, fama kriketa teamo Arkivigite je 2016-02-06 per la retarkivo Wayback Machine kaj estas la komenca/fina ejo de la loke legenda "Reĝa Strata Kuro", en kiu la partoprenantoj en ĉiu trinkejo de la strato konsumas po pajnton (0,568 l) da biero.[1] Ĉiuj de ĉi tiuj aktivecoj kaj pli estis instigitaj (kaj en la kazo de la kriketa teamo, komencitaj) de Terry Kavanagh (1937-2012), kiu estis bienulo inter 1992 kaj 2009.

Ekde 1992 la teamo de St Radegund ludis ĉiujaran kriketan matĉon kontraŭ teamo de la trinkejo Champion of the Thames, pro la "Reĝa Strata Trofeo".[2]

St Radegund estas la plej malgranda trinkejo en Kembriĝo. Vendreda nokto estas la nokto de la socio Vera Lynn, kiam grandaj kokteloj el ĝino and toniko estas servataj al la sonoj de la kantistino Vera Lynn, kiu popularis inter la britaj soldatoj de la dua Mondmilito.

En 2007 estis atentigita, ke la trinkeja signo prezentis la signon de la aŭstra urbo Sankt Radegund apud Graz kaj ne tiun de la sanktulino. Loka artisto estis komisiita ĝustigi la eraron kaj la okazaĵo allogis atenton en la amaskomunikiloj.[3] En 2010, la nova bienulo, James Hoskins, reiris al dizajno inkluzivanta la eksan (neĝustan) signon. Komence de 2015 la trinkejo estis renovigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]