Stabestro de la Blanka Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insigno de la Blanka Domo
Jacob Lew

La Stabestro de la Blanka Domo (angle, White House Chief of Staff) estas la plej altranga oficisto en la Blanka Domo (se ne enkalkuli la ŝtatprezidanton); la Stabestro estas Asistanto al la Prezidento, kaj la posteno havas ministran rangon.

La nuna Stabestro estas Jacob Lew, kiu enposteniĝis la 27-an de januaro, 2012, post la demisio de William M. Daley.

Historio

La unua Stabestro de la Blanka Domo estis John R. Steelman, kiu enposteniĝis en 1946 dum la prezidentado de Harry Truman.

Rolo

La Stabestro rolas kaj administre kaj konsile; la specifaj taskoj estas deciditaj de la ŝtatprezidanto, sed eblas inter aliaj:

  • Elekti gravajn oficistojn de la Blanka Domo, kaj estri ilin
  • Structuri la sistemon de oficado en la Blanka Domo
  • Regi la enfluadon de homoj al la Ovala Oficejo
  • Administri informadon
  • Gardi la interesojn de la prezidento
  • Intertraktadi kun la Usona Kongreso, kun aliaj ministroj, kaj kun eksterregistaraj politikaj grupoj por antaŭenigi la celojn de la prezidento

Listo de Stabestroj de la Blanka Domo

Citaĵoj