Saltu al enhavo

Stacidomo de Artern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
stacidomo de Artern
vido disde Rudolf-Breitscheid-strato; fone dekstre la kajoj

Stacidomo ĉefa de Artern (germane: Staatsbahnhof Artern) estas fervoja stacio de la eturbo Artern, Germanujo. Ĝi kuŝas ĉe la linio inter Sangerhausen kaj Erfurto estante finstacio la linio Unstrutbahn disde Naumburg. Ĝis 1966 finiĝis tie ĉi alia linio disde Berga tra Kelbra al Artern.

Ekis la tuto en la 15.7.1880 kiam la unua parto de la linio Sangerhausen-Erfurto (do inter Sangerhausen kaj Artern) estis finkonstruita. En 1881 ekfunkciis la dua parto ĝis Erfurto. Trafiknoda rolo startis en 1889 pro la trajnoj venantaj el Naumburg. Inter 1916 kaj 1966 komenciĝis ĉe la dua haltejo Artern-Ost la etlinio Kyffhäuser-Kleinbahn venante disde Berga-Kelbra.[1] Post la Dua Mondmilito la rusoj ordonis forigon de la dua relo kiel reparacion.

Bedaŭrinde ĉesis en 2006 la persona trafiko inter Wangen kaj Artern.[2] De 2020 la iama akceptejo estas posedata de privatulo por loĝi. Norde de ĝi troviĝis vaporlokomotiva remizaro/flegejo kiu jam en 1950 ne plu memstaris. Halaj eroj ankoraŭ videblas en 2020.[3]

Trafiko en 2025

[redakti | redakti fonton]
  • RE 10: Magdeburg - Schönebeck – Güsten - Sangerhausen - Artern - Erfurto
  • RB 59: Sangerhausen - Artern - Erfurto

Sume po unu trajno cirkulas por horo.

  • Busoj: variaj linioj en la urbokernon kaj la ĉirkaŭaĵojn; unu eĉ ĝis la distrikta urbo Sondershausen tadt Sondershausen.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Paul Lauerwald: "Artern" - ĉe Oliver Strüber [antaŭe Erich Preuß] (eld.): Das große Archiv der deutschen Bahnhöfe (=suplemento, 42). GeraNova Zeitschriftenverlag, München 2003

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]