Stacidomo de Marsejlo Saint-Charles
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saint-Charles (Metroo de Marsejlo). |
Marsejlo Saint-Charles | ||||
---|---|---|---|---|
Originala nomo | Marseille-Saint-Charles | |||
![]() Ŝtuparego de la stacidomo Saint-Charles
| ||||
Situo | ||||
Lando | ![]() | |||
Loko | Marsejlo | |||
Geografia situo | 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O43.30347615.3798246Koordinatoj: 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Nombro de pasaĝeroj | 16 546 458 vojaĝantoj (2017) | |||
Trakoj | 16 | |||
Historio | ||||
Malfermo | 1848 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Nomo de trafikanto | SNCF | |||
Kodo de stacidomo | 8775100 | |||
Ligita transporto | ![]() ![]() | |||
La Stacidomo Saint-Charles estas la ĉefa stacidomo por vojaĝantoj en Marsejlo. Tiun finan stacidomon konstruis la inĝeniero Paulin Talabot. Ĝi situas sur rando de altebenaĵo proksime de la urbocentro, kie antaŭe situis kamparaj bienoj. Provizoraj konstruaĵoj estis inaŭguritaj la 8-an de januaro 1848 por la fervoja kompanio de Avinjono al Marsejlo; oni finis la definitivan stacidomon nur plurajn jarojn poste.
Oni atingas ĝin per ŝtuparego konstruita en 1928 kaj registrita kiel historia konstruaĵo.
La stacidomo Saint-Charles longtempe estis la deviga trairejo por vojaĝantoj kiuj celas Afrikon kaj Mezorienton. Tie ili haltis nokton antaŭ ol enŝipiĝi la morgaŭon. De tiu epoko restas ŝildoj de pluraj hoteloj sur la bulvardo de Ateno.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stacidomo de Marsejlo Saint-Charles en la oficiala retejo "Gares & Connexions" de SNCF (france)