El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacio Kawachinagano (japane: 河内長野駅 [Kaŭaĉinagano-eki], angle: Kawachinagano Station) estas fervoja stacio en Kaŭaĉinagano, Gubernio Osaka, Japanio. La stacio servas 1 linion de Elektra Fervojo Nankai: Linio Nankai-Kōya kaj 1 linion de Kintetsu: Linio Kintetsu-Nagano.
- 29-a de marto 1898: Malfermiĝis la stacio de Fervojo Kōya kiel Stacio Nagano (長野駅).
- 12-a de decembro 1902: Malfermiĝis la stacio de Fervojo Kanan kiel Stacio Nagano.
- 15-a de novembro 1907: Stacio de Fervojo Kōya iĝis la stacio de Fervojo Kōya-Tozan.
- 30-a de aprilo 1915: Stacio de Fervojo Kōya-Tozan iĝis la stacio de Fervojo Ōsaka-Kōya.
- 8-a de marto 1919: Stacio de Fervojo Kanan iĝis la stacio de Fervojo Ōsaka.
- 6-a de septembro 1922: Stacio de Fervojo Ōsaka-Kōya iĝis la stacio de Fervojo Nankai.
- 1-a de februaro 1943: Stacio de Fervojo Ōsaka iĝis la stacio de Fervojo Kansai-Kyūkō.
- 1-a de junio 1944: Iĝis la stacio de Kintetsu pro unuiĝo de Fervojo Nankai kaj Fervojo Kansai-Kyūkō.
- 1-a de junio 1947: Linio Kōya iĝis la linio de Elektra Fervojo Nankai.
- 1-a de aprilo 1954: Estis renomita al Stacio Kawachinagano.