Stacio Wien Hauptbahnhof
| Wien Hauptbahnhof | ||
|---|---|---|
| ĉefstacio • stacio sur tera surfaco • fervoja stacidomo | ||
| Situo | ||
| Lando | ||
| Loko | Vieno | |
| Geografia situo | 48° 11′ 6″ N, 16° 22′ 40″ O (mapo)48.18516.377778Koordinatoj: 48° 11′ 6″ N, 16° 22′ 40″ O (mapo) | |
Geografia lokigo sur la mapo : VienoOSM Geografia lokigo sur la mapo : Centra Vieno | ||
| Ecoj | ||
| Trakoj | 20 | |
| Kajoj | 12 | |
| Historio | ||
| Malfermo | 2012 | |
| Administrado kaj utiligado | ||
| Trafikanto | ÖBB | |
| Kodo | Wbf | |
| Kodo UIC | 81010033 | |
| http://www.hauptbahnhof-wien.at/ | ||
Wien Hauptbahnhof (Hauptbahnhof = ĉefstacio) estas trairebla fervoja stacio en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrujo.
Post ĝia parta malfermiĝo en decembro 2012, en ĝi haltas nur regionaj trajnoj. Post ĝia plena malfermiĝo en decembro 2014,[1] tie haltos ankaŭ malproksimcelaj kaj internaciaj trajnoj.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]Proksime al la nuna situo de la stacio Wien Hauptbahnhof, ĝis decembro 2009 troviĝis la stacio Wien Südbahnhof, kiu kombinis en unu konstruaĵo du kapstaciojn ortajn unu al la alia: unu por la Aŭstruja Suda Fervojo kaj unu por la Aŭstruja Orienta Fervojo.[3]

En 2009 fermiĝis tiu stacio, krom la (tamen mallongigitaj) kajoj de la orient-fervoja parto, kaj la subtera S-Bahn-stacio.[3], kaj la stacio Wien Hauptbahnhof ekkonstruiĝis en 2010.[4] Ĝi estis parte malfermita la 9-an de decembro 2012,[1] anstataŭante la ĝis-tiaman provizoraĵon por la regiona trafiko de la Aŭstruja Orienta Fervojo (la menciitajn mallongigitajn kajojn).
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas en la 10a distrikto, Favoriten, ĉe la Viena Zono, kaj estas konektita per unu metroa, tri tramaj, du urbaj kaj pluraj regionaj aŭtobusaj linioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Wiener Zeitung: Hauptbahnhof teilweise eröffnet. Arkivita el la originalo je 2013-01-29. Alirita 2013-02-15 .
- ↑ Gesamtprojekt Hauptbahnhof Wien - mehr als ein Bahnhof[rompita ligilo]
- ↑ 3,0 3,1 Dritter Südbahnhof (mit Ostseite und S-Bahn)
- ↑ Hauptbahnhof Wien: Zeitplan: Bauphase. Arkivita el la originalo je 2012-12-09. Alirita 2013-02-15 .




