Stadiono Aviva
| Stadiono Aviva | ||||
|---|---|---|---|---|
| Aviva Stadium | ||||
|
| ||||
| futbala stadiono 15-rugbeejo | ||||
| Bazaj datoj | ||||
| Arkitekto | Scott Tallon Walker • Populous vd | |||
| Estiĝo | 18-a de majo 2007 | |||
| Malfermo | 14-a de majo 2010 | |||
| Lando | Irlando | |||
| Situo | Dublino | |||
| Adreso | 62 Lansdowne Road, Dublin 4 | |||
| Situo | ||||
| Geografia situo | 53° 20′ 6″ N, 6° 13′ 42″ U (mapo)53.334956-6.228253Koordinatoj: 53° 20′ 6″ N, 6° 13′ 42″ U (mapo) [+] | |||
| ||||
| Posedata de | Irish Rugby Football Union vd | |||
| Retejo | http://www.avivastadium.ie/ | |||
La Aviva Stadiono (irlande Staidiam Aviva) estas rugbea kaj futbala stadiono en Dublino, la ĉefurbo de Irlando. Ĝin posedas la Irlanda Rugbea Unio kaj la Futbala asocio de Irlando. La nacia irlanda rugbea unia teamo kaj la nacia irlanda futbala teamo uzas ĝin kiel sian hejman ludejon. La nova areno estis oficiale malfermita de la Taoiseach Brian Cowen la 14-an de majo 2010.
En 2011 kaj 2024, la finalo de la Europa League okazis ĉe la Aviva Stadium.Tra la jaroj, Aviva gastigis koncertojn de mondaj steluloj kiel Robbie Williams, Lady Gaga, AC/DC kaj aliaj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La stadiono havas hufumformon. Ĉiuj 51 700 sidlokoj estas kovritaj.[1] Dum la okcidenta, orienta kaj suda tribunoj estas kvar nivelojn altaj, la norda tribuno estas unuetaĝa. Tio estas ĉar la stadiono situas ene de la urbo, kun loĝkonstruaĵoj rekte apud ĝi norde. La dua nivelo de la stadiono ofertas 10 000 altkvalitajn sidlokojn; krome, la tria nivelo gastigas VIP-loĝiojn kun 1 300 sidlokoj. La stadiono enhavas pli ol 50 ĉambrojn por eventoj kiel ekspozicioj, konferencoj, gazetaraj konferencoj, bankedoj aŭ kristnaskaj festoj. La gazetara loĝio havas 200 sidlokojn por ĵurnalistoj (pligrandigeblaj al 400 se necese). La fasado de la areno estas vitrita, kaj la tegmento estas kovrita per travidebla plasta membrano. La Aviva Stadium estis la unua irlanda stadiono nomumita UEFA Kategorio 4 stadiono. Nova lumiga sistemo estis instalita en 2019 por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021. La LED- sistemo plenumas ĉiujn postulojn por eventoj de UEFA, FIFA kaj World Rugby.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La fasado de la stadiono
-
La interno de la stadiono
-
La interno de la stadiono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aviva Stadium Homepage. Alirita 26 January 2023 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Lansdowne Road Stadium Development Company
- Aviva Stadium Buro Happold (inĝenieroj)
- Aviva arrives BBC Sport, la 14-an de majo 2010 (fotogalerio)
- Dublin Arena open for business UEFA.com, la 14-an de majo 2010




