Stadiono Geoffroy Guichard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stadiono Geoffroy Guichard
Stade Geoffroy-Guichard
Stade Geoffroy-Guichard
loko Sankta-Stefano (Saint-Étienne), Francio
Flago-de-Francio.svg Francio
Geografia situo 45° 27′ 39″ N, 4° 23′ 24″ O45.4608333333334.39Koordinatoj: 45° 27′ 39″ N, 4° 23′ 24″ O
konstruadita 1930-1031 (renovigita kaj ampleksigita en 1938, 1957, 1986, 1984 kaj 1998)
malfermita la 13-an de septembro 1931
posedanto urbo Sankta-Stefano (Saint-Étienne)
surfaco herbo
kapacito 42 000
dimensioj 105 x 68 m
v  d  r
Information icon.svg

La Stadiono Geoffroy Guichard, aŭ franclingve Stade Geoffroy-Guichard, estas la plej granda stadiono en la urbo Sankta-Stefano (Saint-Étienne) de Francio: ekde la jaro 1998 ĝi povas gastigi 42 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis inaŭgurita la 13-an de septembro 1931, kaj poste renovigita kaj ampleksigita en 1938, 1957, 1986, 1984 kaj 1998. Ĝi inter alie gastigis matĉojn de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 1984 kaj de la Futbala Mondpokalo 1998, kaj aktuale estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Kutime la stadiono gastigas la hejmajn matĉojn de la loka futbalklubo AS Saint-Étienne. Sian nomon la stadiono havas pro la komercisto Geoffroy Guichard, kiu fondis la vendejaron Casino. La futbalklubo origine estis sportejo por dungitoj de la vendeja ĉeno, kaj la stadiono situas sur tereno kiu antaŭ estis posedaĵo de la vendeja konzerno.

Krom futbalo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, kaj povas okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ekstera aspekto en 2013