Stadiono Pierre-Mauroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Stadiono Pierre-Mauroy
Stade Pierre-Mauroy
Stade Pierre-Mauroy
loko Villeneuve-d’Ascq, metropola regiono Lille, Francio
Flago-de-Francio.svg Francio
Geografia situo 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O50.6111111111113.1280555555556Koordinatoj: 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O
Stadiono Pierre-Mauroy (Francio)
DEC
Stadiono Pierre-Mauroy
konstruadita 2010 ĝis 2012
malfermita la 17-an de aŭgusto 2012
posedanto metropola regiono Lille
surfaco herbo
kosto 282 milionoj da
kapacito 50 083
dimensioj 105 x 68 m
luantoj futbala klubo OSC Lille
aliaj sportaj eventoj (vidu tekste)
koncertoj
v  d  r
Information icon.svg

La Stadiono Pierre Mauroy, aŭ franclingve Stade Pierre-Mauroy, estas la plej granda stadiono en la metropola regiono Lille en Francio: ĝi povas gastigi iom pli ol 50 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono situas en la municipo Villeneuve-d’Ascq kaj estis inaŭgurita je la 12-a de aŭgusto 2012. Sian nomon ĝi havas pro Pierre Mauroy, kiu preskaŭ tri jardekojn estis la ĉefurbestro de Lille.

Krom futbalorugbeo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn kaj okazigi koncertojn aŭ grandajn spektaklojn. Inter alie ĝi ekde 2014 estas eventejo de la motorcikla konkuro Supercross Paris-Bercy, en 2014 okazigis la finalon de la tenisa ĉampionado Davis Cup kaj en 2015 la Eŭropan Korbopilkan Ĉampionadon. Inter la 10-a de junio kaj 10-a de julio 2016 ĝi estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la inaŭgura futbala matĉo en 2012