Urboĝardeno Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stadtgarten Essen)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Urboĝardeno Essen, rigardo ekde sudo; dekstre la filharmoniejo, antaŭe la Aalto-Teatrejo

La Urboĝardeno Essen estas la plej malnova, publike alirebla ĝardenaĵo resp. parko de Essen. Ĝi lokas sude de la ĉefa stacidomo en la Suda Kvartalo, inter la Aalto-Teatrejo, la filharmoniejo kaj la lima urboparto Rüttenscheid.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Memorŝtono pri Heinrich Stefen, estro de la urboĝardeno ekde 1883 ĝis 1907
Lageto en la urboĝardeno, en la fono la turdomego de RWE

Jam en 1859 ekestis ĝardenaĵo proksime de la nuna Huyssen-Aleo en la sudo de la urbo[1] sur antaŭe terkulturita areo. Tie ankaŭ troviĝis iama ŝtonminejo intertempe pleniĝinta per akvo, el kies ŝtonoj iam estis konstruata la remparo de Essen. Der in Hannover tätige Pezaĝarĥitekto Christian Schaumburg el Hanovro ricevis la komision pri la formado de la ĝardenaĵo, post kiam Peter Joseph Lenné estis rifuzinta la taskon. Dum la epoko de la indusriigo, de rapidege kreskanta nombro da karbominejoj kaj de la rapide kreska ŝtalindustrio de la firmao Friedrich Krupp AG, la ĝardenaĵo servu kontraste kiel ripozejo de la loĝantaro. La supren strebanta grandburĝaro volis montri, kiel kutime en la tiama epoko, sian ekonomian bonstaton kaj akiri socian renomon.

En 1863 fondiĝis la Komunutila Akcia Societo de Essen por la financado de la konstruo de eventohalo en la Popolĝardeno. Tiel sekvis en 1864 la metado de la fundamentŝtono por la Urboĝardena Halo: trabfaka domo kun granda festohalo, kompletigita per simpla restoracia domo en duetaĝa masiv-konstrumaniero. Ĉi tiun domon oni malkonstruis en 1901 pro kreskintaj postuloj kaj starigis sur la sama loko la koncertejon Saalbau.[2]

En 1877 la parko, ĝis tiam granda je 2,7 hektaroj, post financaj problemoj de la akcia societo, kiel unua parko fariĝis posedaĵo de la urbo. Per tio la Urboĝardeno tiel nomata ekde 1881 estas la plej malnova, publike alirebla ĝardenaĵo de la urbo. Vizito de la urboĝardeno estis senpaga. Nur dum eventoj oni devis pagi kotizon de 20 pfenigoj. Sub la estrado de la urba ĝardenisto Heinrich Stefen la ĝardenaĵo estis pliampleksigata en 1888, ĉar la ĝistiama areo estis tro malgranda por la kreskintaj vizitantoamasoj.

La urboĝardeno en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1904 la nova koncertejo Saalbau estis preta. La urboĝardeno nune 12 hektarojn granda estis ĝis en la 1920-aj jaroj la plej grava parko de la urbo. Tiam sekvis la Gruga-Parko kiel granda konkurenco. Gravajn detruoj suferis la urboĝardeno dum la dua Dua Mondmilito, kio rezultigis rekonstruadon. Ankaŭ Saalbau estis detruita en 1943 kaj inter 1949 kaj 1954 ŝanĝite rekonstruata.[2] Post plurfoja alikonstruo en ĉi tiu troviĝas la nuna Filharmoniejo Essen.

Pli malfrue, en la 1980-aj jaroj la urboĝardeno perdis iom da areo pro la konstruo de la hotelo Sheraton en la okcidenta kaj de la Aalto-Teatrejo en la norda parto.

Ekde 2004 okazis alikonstruadoj kaj modernigoj en la urboĝardeno. Krom tio oni ŝanĝis en 2006 la sigelitan areon de mastrumejo grandan je 2.400 kvadrataj metroj al verdejo. Finfine oni novigis en 2008 vojojn kaj parkbenkojn, ali- kaj novformis ludkampojn kaj plibonigis la allogopovon de la lageta ĉirkaŭaĵo per novaj ripozeblecojn. Oni forigis el la lageto mem 1.820 tunojn da ŝlimo kaj nove surplantis la bordon. Alvenis nova akvofontano dek du metrojn alta, kiun prilumas ok subakvaj lumĵetiloj. Ĉiuj tiuj agadoj finiĝis en oktobro de 2008. Ili realiĝis per subteno de labormerkata projekto.[3]

Nuna parko[redakti | redakti fonton]

La urboĝardeno de Essen estas per nun 6,87 hektaroj[4] la plej granda verdejo en la urbinterno. Ĝi ree prezentas inter kelkaj razenareoj pli malnovan konsiston da arboj, du ludkampojn kaj centran lageton kun fontano.

Artverkoj en la urboĝardeno[redakti | redakti fonton]

Krom tio oni starigis dumpase de la tempo kelkajn artverkoj en la urboĝardeno. La plej malnova skulptaĵo el la jaro 1905 estas la Feino de Wilhelm Nida-Rümelin, kiu origine estis konceptita kiel Afrodito por puto en la promenhalo de Saalbau. En 1987 artisto Wolfgang Liesen instalis Starejon por deklamanto aŭ liberparoladanto. Tio estas kolono trovita en 1983 en la ŝtonrubaĵo de la malkonstruo, kiu aperas kiel derompita de la soklo kaj ensinkinta en la grundon, tiel ke oni povas lokiĝi tie liberparolante. Pejzaĝarĥitekto Ulrich Falke starigis kvar el la terfaŭkoj de Guido Hoffmann-Flick – po unu minerala, planta, besta kaj homa – ĉe la ludkampo instalita en 1994.

Artverkoj laŭ tempa sinsekvo:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amtlicher Führer durch die Große Ruhrländische Gartenbau-Ausstellung "Gruga", p. 36; eldonita de la ekspozicia estraro en 1929 Ciferecaĵo de la ULB Duseldorfo
  2. Gazetara informo de la 30-a de oktobro 2008: La urboĝardeno estas preta
  3. Portreto de la urboparto Suda Kvartalo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4444444444447.0116666666667