Stadtwerke Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadtwerke Essen
negoco • Stadtwerk vd
Dum 1876 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Essen
Lando Germanio
Posedata de Essener Versorgungs- und Verkehrsgesellschaft vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Stadtwerke Essen AG estas komunuma entrepreno de la urbo Essen, kiu provizas la urbanojn per gaso kaj akvo, malpurakvon same kiel tenas la urban havenon de Essen.

Ĝin antaŭis la gasproviza entrepreno Essener Gasgesellschaft, fondita la 30-an de januaro 1855, kaj la akvodistribuejo por la urbo Essen, kiu la 20-an de oktobro 1864 ekfunkciis. Per la kunligo de ĉi tiuj du entreprenoj marton de 1867 ekestis la nunaj Stadtwerke sub la nomo Städtisches Gas- und Wasserwerk [urba gas- kaj akvodistribuejo]. La iama akvodistribuejo de la urbo Essen apartenis ĝis fine de 2012 al la Itinero de la Industrikulturo.

Posedanto de la entrepreno estas nun je 51 elcentoj la urbaj provizejo kaj publiktrafika entrepreno Essener Versorgungs- und Verkehrsgesellschaft mbH (kiel 100-elcenta filio de la urbo) same kiel je 29 elcentoj al la elektroprovizejo RWE Rheinland Westfalen Netz AG kaj je 20 elcentoj al Thüga, plej granda urba kaj komunuma provizanto per akvo kaj energio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4415637.00711