Stafford Cripps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stafford Cripps
Persona informo
Stafford Cripps
Naskiĝo 24-an de aprilo 1889 (1889-04-24)
en Londono
Morto 21-an de aprilo 1952 (1952-04-21) (62-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Gloucestershire vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoKolegio Winchester vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Charles Cripps, 1st Baron Parmoor vd
Patrino Theresa Cripps vd
Gefratoj Alfred Henry Seddon Cripps, 2nd Baron Parmoor • Ruth Julia Cripps • Leonard Harrison Cripps • Frederick Heyworth Cripps, 3rd Baron Parmoor vd
Edz(in)o Isobel Cripps vd
Infanoj John Cripps • Peggy Cripps • Isobel Diana Cripps • Anne Theresa Cripps vd
Parencoj Beatrice Webb vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Richard Stafford CRIPPS MRS[1] (24a de Aprilo 1889 – 21a de Aprilo 1952) estis Brita Laborista Partio politikisto, advokato, kaj diplomato.

Riĉa advokato fone, li unuafoje eniris en la Parlamento en parta balotado de 1931, kaj estis unu el la malmultaj laborpartiaj porparolantoj kiuj retenis siajn sidlokojn en la ĝenerala balotado de 1931 tiun aŭtunon. Li iĝis ĉefa porparolanto de la maldekstro kaj de la kunlaborado en Popola Fronto kun la komunistoj antaŭ 1939, en kiu jaro li estis elpelita el la Labor-Partio.

Dum la Dua Mondmilito, li servis kiel ambasadoro de Britio en Sovetunio (1940–42), kaj en tiu tempo li iĝis malfida el Sovetunio, sed atingis grandan publikan popularecon kiam ĝi estis invadita de Nazia Germanio kaj konfirmis sian kunlaboradon kun la Aliancanoj kaj la restaŭradon de la paco, kio kondukis al la fakto ke Cripps estis vidita en 1942 kiel ebla rivalo de Winston Churchill por la ĉefministreco. Li iĝis membro de la militkabineto de la milittempo (1940–1945), sed malsukcesis en siaj klopodoj (nome "Cripps Misio") por solvi la milittempan krizon en Brita Hindio, kiam liaj proponoj estis tro radikalaj por Churchill kaj por la Kabineto, kaj tro konservativa por Mahatma Gandhi kaj la aliaj hindiaj estroj. Li poste servis kiel Ministro de Aviadproduktado, grava posteno, sed ekster la interna militkabineto.[2]

Cripps realiĝis al la Labor-Partio en 1945, kaj post la milito servis en la kabineto de Clement Attlee, unue kiel President of the Board of Trade kaj inter 1947 kaj 1950 kiel Chancellor of the Exchequer. Labor-partiano kaj historiisto Kenneth O. Morgan konsideris sian rolon en tiu lasta posteno kiel tiu per kiu li estis "la reala arkitekto de la rapide pliboniganta ekonomia panoramo kaj de la kresko el 1952 antaŭen".[3]

La ekonomio pliboniĝis post 1947, profite el mono donita de Usono tra subvencioj el la Plano Marshall same kiel tra pruntoj. Tamen, la brita pundo devis esti devalorigita en 1949. Li retenis la milittempan proporciigan sistemon por malsuprenigi la konsumon dum "epoko de aŭstereco", promociis eksportojn kaj plutenis plenan dungadon kun stataj salajroj. La publiko speciale respektis "lian integrecon, kompetentecon, kaj kristanaj principoj".[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1955) “Richard Stafford Cripps 1889–1952”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 1, p. 11–26. doi:10.1098/rsbm.1955.0003. 
  2. 2,0 2,1 Mitchell, Andrew (2002) "Cripps, (Richard) Stafford" en John Ramsden, eld., The Oxford Companion to Twentieth-century British Politics. (ISBN 0198601344). p. 176
  3. (1997) Understanding Decline: Perceptions and Realities of British Economic Performance. Cambridge University Press. ISBN 9780521563178.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Addison, Paul. The Road To 1945: British Politics and the Second World War (1977) pp 190–210.
  • Burgess, Simon. Stafford Cripps: a political life (1999)
  • Byant, Chris. Stafford Cripps: the first modern chancellor (1997)
  • Clarke, Peter. The Cripps Version: The Life of Sir Stafford Cripps (2002) (ISBN 0-713-99390-1)
  • Clarke, Peter kaj Richard Toye, "Cripps, Sir (Richard) Stafford (1889–1952)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; reta eldono, Jan 2011 alirita la 14an de Junio 2013 doi:10.1093/ref:odnb/32630

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]