Étain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stajno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Étain (stacidomo).
Étain
komunumo
La preĝejo "Sankta Marteno"
Blazono
Oficiala nomo: Étain
Ŝtato Francio Francio
Regiono Loreno
Departemento Meuse
Kantono Étain
Arondismento Verdun
Interkomunumreto Étain
Situo Étain
 - koordinatoj 49° 12′ 58″ N 5° 37′ 48″ O / 49.21611 °N, 5.63000 °O / 49.21611; 5.63000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 236 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 196 m s. m.
Areo 19,64 km² (1 964 ha)
Loĝantaro 3 763 (2008)
Denseco 191,6 loĝ./km²
Urbestro Jean Picart
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 55400
INSEE 55181
Situo de Étain enkadre de Francio
Situo de Étain enkadre de Francio
Situo de Étain enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Étain
Retpaĝo: www.ville-etain.fr

Étain [eten] estas franca urbo kiu situas en Meuse, unu el la kvar departementoj de la franca regiono Loreno. Étain estas la ĉefloko de la samnoma kantono, kiu troviĝas en la arondismento de Verdun.

En la jaro 1999, la urbo havis 3 709 loĝantojn sur 20 km² : en la franca, ili estas nomataj "les Stainois": en artikolo de André Andrieu el la Sago numero 16 de junio 2005, paĝo 5, la proponita traduko por la loĝantoj estas "stajnanoj", do, la urbo nomiĝu "Stajno" en la Lingvo Internacia.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la nomo Villa de Stain estis ĝi unuafoje menciata en dokumento el la jaro 707. Ĝi estis tiutempe la centro de vasalarejo [latine bannus], kies limoj estis tiuj de Longeau, Haraigne, Herméville kaj Warcq.

Atestata estas grava foiro por la drapistoj en Étain en la jaro 1409.

Jam antaŭ 1790 troviĝis en Étain kaj hospitalo kaj monaĥejo por kapucenoj. La urbo disponis je kvar pordegoj kaj ĉirkaŭmuroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

- La pieto de Ligier Richier [latine pietā], kiu troviĝas en la preĝejo Sankta Marteno [Saint-Martin] fariĝis 1905 la unua en la listo de klasitaj monumentoj historiaj por la tuta departamento.

- Petitcollin estas fabriko de pupoj, kiu estiĝis 1860 : ĝi estas la plej alta el la pup-fabrikoj ankoraŭ aktivaj kaj la lasta en Francio.

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

La ĝemelurbo de Étain nomiĝas Düppenweiler : ĝi situas en la germana regiono Sarlando [germane Saarland, france Sarre]; ambaŭ urboj do troviĝas en la sama eŭropa-regiono Sar-Lor-Luks, kiu konsistas el Sarlando, Loreno, Luksemburgio (grandduka kaj belga) kaj regiono ĉirkaŭ Trier.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Stajno estas proponita traduko esperanten de la franca nomo Etain, kiu estas komunumo de la departemento Meuse [Mozlando] en Loreno, regiono de Francio. En la Sago, numero 16 de junio 2005, paĝo 5, Andreo Andriu proponas ankaŭ "la stajnanoj" por traduki "les Stainois", la nomo de la loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]