Stala sterko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stala sterko estas besta, organika sterko, miksita kun substerkaĵo kaj kun densaj kaj maldensaj ekskrementoj de stalaj bestoj, ĉefe brutoj. Ĝi estas diverse traktebla laŭ besto kaj bestobreda metodo.

Plej konvena estas, se oni kolektis ĉiutage la stalajn sterkojn kaj deponas, maturigas ĝin. Tiu deponado necesas por rezervi la humidecon kaj la valorajn mineralojn. Post maturiĝo (laŭ efiko de bakterioj), la stala sterko iĝas malhela, unueca materialo, en kiu la partoj de la substerkaĵo (pajlo) disfalas. Oni povas tiun maturan sterkon tzuj disŝuti kaj enplugi aŭ rezervi (kovrite) apud la agro. (Se oni tromaturigas la sterkon, ĝi iĝas knedema, malbone traktebla.)

La plej konbvena tempo por disŝuti la sterkon estas la malfrua somero, tima la enplugita sterko tute malkombiniĝas kaj servas kiel mineralfonto por bezonaj plantoj (maizo, sukerbeto).

La stala sterko gravas pro ĝia humusgrandiga, struktrur-pliboniga, etilen-estiga efiko.

Se oni disdonas 20-25 tunojn da stala sterko sur unu hektaro, tio sufiĉas por 4-5 jaroj.

Stala sterko estas plena terko, ĉar ĝi entenas krom la kutimaj makroelementoj (0,5% N, 0,3%P2O5, 0,6%K2O) ankaŭ aliajn elementojn.

ĝenerala produktemo de brutoj je stala sterko (tuno/jaro)

  • 14-15 t: intensive bredata bovo
  • 11 t: virbovo, bovino, unubovida bovino
  • 2 t: bovido
  • 4-8 t: paŝtita bovo
  • 1,5 t: intensive bredata porko
  • 5-7 t: ĉevalo
  • 0,5-0,7 t: ŝafo
  • 11-12 t: 1000 meleagroj