Staldenried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staldenried
Blazono de Staldenried
Blazono de Staldenried
Blazono de Staldenried
Gspon, komunumo Staldenried
Gspon, komunumo Staldenried
Gspon, komunumo Staldenried
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 13′ 52″ N 7° 53′ 0″ O / 46.23111 °N, 7.88333 °O / 46.23111; 7.88333 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 52″ N 7° 53′ 0″ O / 46.23111 °N, 7.88333 °O / 46.23111; 7.88333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 552
Areo 14,32 km²
Alteco 1052 m super marnivelo
Poŝtkodo 3933
Komunumkodo 6294
Mapo de Staldenried
Mapo de Staldenried
Situa mapo de Staldenried
vdr

Staldenried estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Staldenried situas en Supra Valezo 5 kilometrojn sude de Vispo ĉe la orienta flan ko de la valo de Vispa apud la kunfluejo de Matervispa kaj Saaservispa. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Staldenried kaj Gspon kaj 20 malgrandaj setlejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,32 km², de kiuj 40,50% estas kovritaj de arbaro, 22,7% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Staldenried limas en okcidento kaj nordo al Stalden, en Visperterminen, kaj en sudo al Eisten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Staldenried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Staldenried kondukas montara vojo de Stadel kaj por la publika trafiko aertelfero. La supra vilaĝo Gspon atingeblas nur pere de aertelfero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Staldenried datiĝas el la jaro 1389 kiel am ryede. En la jaro 1548 la setlejoj Ried Gspon, Kleeboden kaj Finilen kreis komunan civitan statuton, en kiu estis regulitaj la heredrajto, la aĉetorajto, la paŝtado, la lignohakado kaj la akvoutilizado. En la jaro 1950 estis konstruita aertelfero al la valo kaj en la jaroj 1980 kaj 1982 veturebla vojo.[3]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la loĝantaro (en la jaro 2000 tio estis 79%) laboras ekster la komunumo en Vispo ĉefe en la ĥemia fabriko Lonza. En la komunumo enspezofontoj estas la turismo kaj la bredado de nigronazaj ŝafoj kaj ankaŭ vitoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]