Stalingrad (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stalingrad
filmo
Originala titolo Сталинград
Originala lingvo germana lingvo • rusa lingvo
Kina aperdato 21 jan. 1993, 1993
Ĝenro milita filmo, filma dramo, kontraŭmilita filmo
Kameraado Peter von Haller, Rolf Greim
Reĝisoro(j) Joseph Vilsmaier
Produktisto(j) Hanno Huth • Günter Rohrbach
Scenaro Joseph Vilsmaier • Christoph Fromm • Jürgen Büscher
Loko de rakonto Batalo ĉe Stalingrado
Muziko de Enjott Schneider
Rolantoj Thomas Kretschmann • Dana Vávrová • Sylvester Groth • Dominique Horwitz • Martin Benrath • Sebastian Rudolph • Thomas Lange • Ulrike Arnold • Jochen Nickel • Karel Heřmánek • Oliver Broumis • Pavel Mang • Heinz Emigholz • Dieter Okras • Mark Kuhn • Alexander Wachholz • Jaroslav Tomsa • Oto Ševčík • Jophi Ries • Jan Přeučil • Bohumil Švarc • Karel Hlušička • Petr Skarke • Hynek Čermák • Jiří Sedláček • Karel Augusta • Theresa Vilsmaier • Ulrike Arnold • Milan Šteindler • Filip Čáp • Čestmír Řanda Jr. • Zdeněk Vencl • Karel Hábl • Janina Vilsmaier • Horst Gill • Svatopluk Řičánek • Jana Matulová-Šteindlerová • Pavel Želízko • František Stupka • Arnošt Böhm • Q108225198
IMDb
vdr

Germana filmo pri batalo ĉe Stalingrado, aperinta en la jaro 1993. Ĝi estas iusence rimejko de alia germana filmo pri la batalo, "Hunde, wollt ihr ewig leben?"

Okazaĵo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

El bataliono de la germanaj Sturmpionier, kiuj resaniĝas post kruelaj bataloj je Al-Alamein en Norda Afriko, estas post libertempo en Italio farita batroto, kiu havas ordonon transŝoviĝi ĝis Stalingrado. En tiu ĉi grupo estas ankaŭ tri nedisigeblaj amikoj en armilo, kiujn plenigas nova leŭtenanto von Witzland, kiu venis anstataŭigi sian vunditan antaŭulon. La grupo de germanaj soldatoj (Fritz, "Rollo", Gege, kaj Hans von Witzland), komune travivos oktobrajn kaj novembrajn batalojn je fabrikaj kompleksoj ĉe Volgo en Stalingrado kaj post eksceso en kampa lazareto ili estas alikomanditaj al "Strafebatallion" (punroto). Ĉi tie ili ricevas eblecon akiri la perditan honoron per propravola partopreno en memmurdiga batalo je vilaĝo Marinovka, kiu kreas lastan ŝancon por la germana cedo el la staligrada "kaldrono".

Ili ja sukcesos defendi la vilaĝon en kruela batalo kontraŭ la rusaj tankoj, tamen la germana retiriĝo estas neevitebla. Sekvas vana provo pri evakuo per aviadilo post simulado de vundo, sed kiu finiĝos denove per fiasko. Ŝajnas, ke la stalingrada "kaldrono" estas super la fortoj de la germanaj soldataroj. La filmo tre fidele ilustras veran situacion en Stalingrado dum 1942 kaj 1943 jaroŝanĝoj. Malsato, vintro, elĉerpiĝo, malsanoj kaj perdo de iluzioj pri "la granda kaj nevenkebla germana armeo", repuŝiĝas en la konduto de la soldatoj. Iliaj heroaj faroj rilate al siaj amikoj kaj ribeloj kontraŭ superuloj estas fidela bildigo de sufero de ordinara germana soldato. Honoro kaj gloro estas nur vortoj kaj morto kaj malsukceso estas ĉieestantaj.

La filmo estis filmita en kelke da lokoj, el kiuj por la ĉeĥaj spektantoj estas plej interesa eksa soldata flughaveno Hradčany (en la filmo kiel flughaveno Pitomnik), la eksaj randaj partoj de la malnova urbo Most, kiuj estis en la tempo de la filmigado ĝuste detruataj kaj ili servis kiel kulisoj de ruinoj de la urbo, la areo de entrepreno Poldi Kladno kaj memkompreneble filmaj atelieroj en la praga Barrandov. La vintraj scenoj poste estis alfilmitaj en Finnlando. Por filmigado de atakoj de tankoj estis uzitaj tankoj T-34/85, sed kiujn en la tempo de la batalo ĉe Stalingrado oni ankoraŭ ne fabrikis, partoprenis en ili ilia pli malpli aĝaj varianto T-34/76.

La ĉeĥan produkton en la filmo reprezentis:

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.