Praĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stamĉelo)
Oni vidas du fotojn pri praĉeloj. La una estas pri sendistingaj praĉeloj. La dua estas pri nervaj praĉeloj.
Homaj embriaj praĉeloj : A : sendistingaj praĉeloj. B : nervaj praĉeloj

Praĉeloj, aŭ stamĉeloj, estas korpaj ĉeloj, kiuj ankoraŭ ne estas diferencitaj. Tio signifas, ke ili ne estas specialigita por organisma funkcio (kiel ekzemple hepatoĉelo); sekvas, ke ili povas evolui al aliaj specoj de ĉeloj kaj multiĝi per mitozo. Oni povas akiri praĉelojn el la sango de la umbilika ŝnuro.

Multaj esploristoj kredas, ke praĉeloj revolucios medicinon, permesante al kuracistoj ripari specifajn histojn aŭ kultivi organojn.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du formoj:

Embriaj praĉeloj[redakti | redakti fonton]

Embriaj praĉeloj (mallongigo ES-ĉeloj pri embriaj stam-ĉeloj, aŭ ankaŭ foje ET-ĉeloj pri embriaj trunkaj ĉeloj, vidi la paragrafon "Rete en Eo") havas du tipojn.

1. tiuj, el kiuj konsistas embrio ĝis fazo kun 8 ĉeloj: El tiuj ĉeloj evoluas poste ĉiuj ĉelformoj de la estiĝontaj organismoj. Oni nomas ilin pro tio totipotentaj.[1] Al la totipotentaj praĉeloj apartenas kompreneble ankaŭ la fekundigitaj ovoloj.
2. praĉeloj el la blastula fazo nomitaj pluripotentaj: el ili povas diferenciĝi ĉiuj korpoĉeloj de la ĉefaj histotipoj (endodermaj (moruloj de la digesta sistemo), mezoderma (muskoloj, ostoj, sangoĉeloj) kaj ektodermaj (haŭtaj ĉeloj kaj nervaj ĉeloj)), sed la placento ne plu. Oni distingas inter:
  • la veraj embrionaj praĉeloj (ES-ĉeloj) el la interna ĉelmaso de la blastulo,
  • EG-ĉelo (Embryonal Gonad),
  • EC-ĉeloj (Embryonal Carcinoma).

Adoltaj praĉeloj[redakti | redakti fonton]

Adoltaj praĉeloj, ankaŭ nomataj somatikaj (el greka Σωματικóς, "la korpo") praĉeloj, estas praĉeloj, kiuj subtenas kaj riparas la histojn en kiuj ili troviĝas..[2] Ili povas esti trovitaj en histoj de plenkreskuloj kaj ankaŭ de infanoj.[3]

Pluripotentaj adoltaj praĉeloj estas maloftaj kaj ĝenerale malnombraj, sed ili povas troviĝi en la sango de la umbilika ŝnuro kaj aliaj histoj..[4]

La plejmulto da adoltaj praĉeloj havas restriktan agokampon. Oni diras, ke ili estas multipotentaj, t.e. ili povas evolui en plurajn specojn de ĉeloj, sed nur tiujn de proksime parenca familio de ĉeloj.[1] Ili ĝenerale nomiĝas per sia hista origino (ekz. dentopulpa praĉelo).[5][6]

Traktadoj de adoltaj praĉeloj estis sukcese uzitaj dum multaj jaroj por trakti leŭkemion kaj rilatajn osto-/sango- kancerojn per medolotransplantado.[7] Adoltaj praĉeloj estas uzataj ankaŭ de bestkuracistoj por trakti tendenajn kaj ligamentajn lezoj de ĉevaloj.[8]

La uzo de adoltaj praĉeloj en esplorado kaj terapio ne estas tiel kontestita kiel la uzo de embriaj praĉeloj, ĉar la produktado de adoltaj praĉeloj ne postulas la detruon de embrio. Aldone, en kazoj pri kiuj adoltaj praĉeloj estas liveritaj de la ricevonto (oni parolas pri aŭtogreftado), la risko de malakcepto estas esence neekzistanta. Konsekvence, la usona registaro financas pli la esploradon pri adoltaj praĉeloj..[9]

Praĉela medicino[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la plenkreskuloj havas specifajn praĉelojn, kiun oni povas uzi en medicinon. Oni uzas jam ekde 30 jaroj la praĉelojn de la osta medolo por kuraci leŭkemion kaj ankaŭ limfomojn. Dum la kemiterapio, la plimulto da la kreskantaj ĉeloj — sanaj kaj malsanaj korpaj ĉeloj — iĝas grave detruitaj. Pro tio, oni forigas la praĉelojn el la osta medjolo antaŭ la operacio kaj post fino de la procedo, denove aldonas ilin. Tiuj praĉeloj do produktas denove grandan mason je ruĝaj kaj blankaj globuloj, tiel la sango restas sana.

Praĉela esplorado[redakti | redakti fonton]

La praĉelaj esploroj kun embriaj estas tre esplordonaj, sed samtempe tre diskutitaj pro etikaj pensoj. Oni eksperimentas per la praĉeloj por produktigi haŭtajn, korajn (muskolajn), nervajn ktp. ĉelojn.

Kazutoshi Takahashi kaj Shinya Yamanaka de la Universitato de Kioto kaj sciencaj esploristoj de la Universitato de Wisconsin raportis respektive en 2006 kaj 2007 en la revuoj Cell kaj Science, pri sukceso transformi korpajn ĉelojn de maturaĝaj homoj en induktitajn pluripotentajn stamĉelojn (iPS).[10] Fakte estas kvar centraj, ripozantaj genoj, kiuj estas aktivigitaj en la ĉeloj, tiel ke ili evoluas en staton de embriaj ĉeloj. De la artefarite reprogramitaj ĉeloj, la esploristoj povis kultivi maturigitajn praĉelojn en petri-plado, ekz. pri ĉeloj de kora muskolo kaj nervaj ĉeloj.[11][12][13]

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la plantoj posedas praĉelojn. Tiuj troviĝas ĉe la pinto de la ŝoso en la t.n. pinta meristemo same ĉe la radikaj pintoj en la radika meristemo.

Rete en Eo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Schöler, Hans R. (2007). Nikolaus Knoepffler, Dagmar Schipanski, kaj Stefan Lorenz Sorgner:Humanbiotechnology as Social Challenge (Homa bioteĥnologio kiel socia defio) (angle) p. 28. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-5755-2.
  2. "Stem Cells" (Praĉeloj) Mayo Clinic. Mayo foundation for medical education and research n.d Web. La 23-a de marto 2013
  3. Jiang Y, Jahagirdar BN, Reinhardt RL, Schwartz RE, Keene CD, Ortiz-Gonzalez XR, Reyes M, Lenvik T, Lund T, Blackstad M, Du J, Aldrich S, Lisberg A, Low WC, Largaespada DA, Verfaillie CM (2002). Pluripotency of mesenchymal stem cells derived from adult marrow (Pluripotentaj praĉeloj derivitaj el medolo de plenkreskulo) (angle). Nature 418 p. 41–9versio 6893.
  4. . A hypothesis for an embryonic origin of pluripotent Oct-4(+) stem cells in adult bone marrow and other tissues (Hipotezo por embria origino de pluripotentaj Oct-4(+) praĉeloj en adolta osto-medolo kaj aliaj histoj) (angle) 21 p. 860–7versio 5 (2007).
  5. Barrilleaŭ B, Phinney DG, Prockop DJ, O'Connor KC (2006). Review: ex vivo engineering of living tissues with adult stem cells (Kompilaĵo pri inĝenierarto de vivaj histoj per adoltaj praĉeloj) (angle). Tissue Eng 12 p. 3007–19versio 11.
  6. Gimble JM, Katz AJ, Bunnell BA (2007). Adipose-derived stem cells for regenerative medicine (Praĉeloj derivitaj de homa adipo por regenera medicino) (angle). Circ Res 100 p. 1249–60versio 9.
  7. Bone Marrow Transplant (Transplantado de osto-medolo) (angle).
  8. Ed. Kane (2008-05-01). Stem-cell therapy shows promise for horse soft-tissue injury, disease (Terapio per praĉeloj iĝas promese pri ĉevalvundoj de molaj histoj) (angle). DVM Newsmagazine. Kontrolita en 2008.
  9. . Praĉelo (oftaj demandoj) (angle). US Department of Health and Human Services (2004-07-14).
  10. Takahashi K, Yamanaka S.: Induction of pluripotent stem cells from mouse embryonic and adult fibroblast cultures by defined factors (Induktigo al pluripotentaj ĉeloj el embriaj musaj kaj adoltaj blastulaj kulturoj laŭ difinitaj parametroj). En: Cell. 126, Nr. 4, 25-a de aŭgusto 2006, S. 663–676. COI:10.1016/j.cell.2006.07.024, PMID 16904174. (angle)
  11. Frankfurter Allgemeine Zeitung: Wendepunkt der Forschung: Künstliche Herstellung von Stammzellen gelungen (Turnopunkto de la esplorado: Artefaritaj produktado de praĉeloj eblas, 20-a de novembro 2007 (germane)
  12. Gretchen Vogel: Researchers Turn Skin Cells Into Stem Cells. (Esploristoj igas haŭtĉelojn esti praĉeloj) ScienceNOW, 20-a de novembro 2007, sciencemag.org Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  13. Frankfurter Allgemeine Zeitung: Reprogrammierte Hautzellen: Der Königsweg zur Stammzelle (Reprogramitaj haŭtĉeloj: Reĝa vojo ĝis praĉeloj), 7-a de junio 2007 (germane)