Stampilo (noblaj metaloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juvelartaj stampiloj el ŝtalo.
Germana stampo sur arĝenta aparato: maldekstre duonluno kaj imperia krono, meze cifero pri pureco,
dekstre firmaostampo

En juvelarto, stampilo estas ilo por fari kavan aŭ reliefan markon sur nobla metalo, frapante per gravurita matrico. Plej ofte, ĝi konsistas el malmolega rustorezista ŝtalo kun alta dureco. La marko kreita sur la metala objekto por identifi ties originon kaj kvaliton (maso aŭ pureco) nomiĝas stampo.

En Francujo, la stampilo responda al oro estas aglokapo, al plateno lupo-(aŭ hundo-)kapo, kaj al arĝento Minerva kapo (kun kasko). Estas specialaj stampiloj pri puraj metaloj (proporcio 999 / 1000), reprezentante hipokampon por oro, pingvenon por plateno kaj amforon por arĝento.

Garantiaj oficialaj stampoj[redakti | redakti fonton]

Stampo de ora objekto

Prezento[redakti | redakti fonton]

Stampo estas marko aŭ serio da markoj frapita sur artikoloj el valoraj metaloj - plateno, oro, arĝento kaj en iuj nacioj, paladio. Historie, stampoj estis aplikitaj de fidinda fakularo: la iamaj gardistoj de metio aŭ je hodiaŭaj tagoj per analizoficejo. Tiuj markoj garantias certan purecon aŭ fajnecon de la metalo.

Stampoj por karakterizi firmaojn[redakti | redakti fonton]

Tiuj stampoj devus ne esti konfuzitaj kun aliaj surskriboj, kiam ili estas nur nombro kiel 750 aŭ 925 (kvankam antaŭvidita por signifi la kvaliton de la metalo), kiu estas farita de iuj fabrikantoj, kaj bedaŭrinde ne ĉiam reflektas la veran purecon de metalo.

Postulataj kondiĉoj por tia stampado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la estanta stampado de valoraj objektoj, multaj nacioj postulas, kiel kondiĉo por oficiala stampo, ke la marko de fabrikanto aŭ de komanditanto farita sur artikolo estu marko asertante responsecon kaj fajnecokvaliton. Markoj de responso estas ankaŭ postulataj en Usono malgraŭ la fakto, ke ne estas interkonsento pri oficiala stampo en tiu lando. Tamen, en nacioj havantaj oficialan aranĝon pri stampado, la stampo estas nur aplikata post la analizo de la artikolo, determinante, ke ties pureco laŭiĝas ne nur al la normoj establitaj de leĝo, sed ankaŭ al la postuloj de la fabrikanto pri la metalenhavo.

Diferencoj laŭ ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

En iuj nacioj, kiel ekzemple Britio, stampado konsistas el pluraj elementoj inkluzive: marko indikante la tipon de metalo, la marko de faristo kaj la jaro de la surskribo. En aliaj nacioj, kiel Svislando, la stampo estas simpla marko sendependa de la metalo aŭ de la pureco, kvankam la marko estas akompanata de marko de responso (kiel la komerca nomo de fabrikanto en UK) kaj la aserto de la fabrikanto pri pureco. Kelkaj nacioj subskribis multflankan interkonsenton pri stampo de aĵoj el noblaj metaloj konatan kiel la Konvencio de Vieno de 1972[1], plia, nedeviga, eĉ oficialaj markoj povas esti frapitaj fare de taksa oficejo: la konvencio havas la rezulton faciligi la importadon inter ŝtatoj, subskribintaj aŭ ne de tiu konvencio. Subskribitaj landoj havas apartan stampon pri si mem apud la konvencia marko, kiu indikas la metalon kaj ĝian purecon.

Plua marko[redakti | redakti fonton]

Oraĵojuvelartaĵo do ricevos du stampojn: la marko de la fabrikanto (stampo de majstro) aŭ importisto (stampo de respondeco), kaj la elcentaĵo de metalo (ekz. aglokapo pri novaj oraj aĵoj kun proporcio de 750 milonoj). Atentu, la difino de karato ne estas la sama pri noblaj metaloj kaj pri gemoj. La oficialaj stampoj estas frapataj de provjuristoj sur aĵoj, kiujn ili kontrolis kaj kies metalelcentaĵo estas konforma. En aliaj vortoj, la oficiala stampo estas la oficiala garantio de la ŝtato. La svisa oficiala stampo, ekzemple, "kapo de San-Bernarda hundo" estas farita (per matrico) en Centra oficejo pri kontrolo de noblaj metaloj (en Berno). En Svislando, ĉiu skatolo el nobla metalo pasas oficialan kontrolon. Ĝi estas analizata, frapata per stampiloj rilatante al taŭga elcentaĵo, al nacia kontrolo (hundokapo) kaj eŭropa kontrolo (pesilo), kaj estas akompanata de atestilo pri la analizo de la centra kontroloficejo de noblaj metaloj. Tiu procezo tiel krei stampon sur kontrolita aĵo nomiĝas stampado.

Stampilo de svisa horloĝarto[redakti | redakti fonton]

En Svislando, ekzistas ankaŭ la "Ĝeneva stampo" (france, Poinçon de Genève)[2], la stampo de kvalito uzata por produktitaj horloĝoj en Kantono Ĝenevo.

Stampo de majstro[redakti | redakti fonton]

Fabrikanto de horloĝskatoloj havas permeson frapi noblajn metalojn per sia propra stampo de majstro. Ĉi tiu stampo garantias la originon de la elemento. Plie, estas komprenite, ke kiu krapas markon per sia stampo de majstro responsas ankaŭ pri la metalurgia enhavo de la valoraĵo.

Komunaj stampoj kaj eŭropaj stampoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en juvelarto kaj oraĵarto, nun ekzistas la komunaj stampoj por normigi leĝaron pri la kontrolo de noblaj metaloj kaj faciligi la internacian komercon[3]; Aŭstrio, Britio, Finnlando, Norvegio, Portugalio, Svedio, Svislando kaj aliaj[4] subskribis interkonsenton pri la kontrolo kaj la markado de artikoloj el noblaj metaloj. La objektoj, kiuj estis kontrolitaj kaj taksitaj konformaj fare de la konpetenta oficejo de kontraktinta lando ricevas stampon, nomatan komuna stampo, atestante iliajn metalurgian enhavon. Ĉi tiu stampo estas rekonata valide en ĉiuj aliaj kontraktantaj ŝtatoj.

The multi-nivela figuro de la komuna kontrolmarko estas pesilo, supermetita, pri oro, de du sekcantaj cirkloj, pri plateno, de diamantoformo, kaj pri arĝento de marko en la formo de la latina litero "M".

La principo de ĉi tiu konvencio estas kiel sekvas: artikolo, kiu portas la oficialan stampon de kontraktinta ŝtato kaj la "komunan kontrolmarko" de la konvencio ("pesilo"), ne plu bezonos aŭ novan kontrolon aŭ markadon de aliaj subskribintaj landoj. Plia avantaĝo estas, ke ne plu necesas registri la stampon de majstro en la lando de la celloko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2014-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Konvencio de Vieno (france)
  2. Le Poinçon de Genève (Ĝeneva stampo)[rompita ligilo]
  3. [2] Konvencio pri markado de noblaj metaloj (angle)
  4. [3] Arkivigite je 2016-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Listo de aliĝintaj landoj al la konvencio