Stand by Me Doraemon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restu ĉe mi, Doraemon
longa movbilda filmo • tridimensia filmo
Originala titolo STAND BY ME ドラえもん
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Kina aperdato 8-a de aŭgusto 2014
Daŭro 95 min
Ĝenro Fantasto, animacio
Buĝeto 35.000.000 USD [1]
Reĝisoro(j) Takashi Yamazaki
Ryuichi Yagi
Scenaro Takashi Yamazaki
Muziko de Naoki Sato
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Okura Shunsuke
Keiichiro Moriya
Kiyoko Shibuya
Maiko Okada
Distribuo Toho
Honorigoj Japan Academy Prize for Animation of the Year
IMDb
vdr

Stand by Me Doraemon (aŭ STAND BY ME ドラえもん, esperante: Restu ĉe mi, Doraemon) estas japana komputil-generita animacia filmo de 2014, bazita sur la japana mangao kaj animeo Doraemon fare de Fujiko F. Fujio ekde 1969. La reĝisoro de la filmo estis Takashi Yamazaki kaj ĝi premieris la 8-an de aŭgusto 2014 en Japanio.[2]

Stand by Me Doraemon estis komerca sukceso en sia devenlando. Ĝi atingis la unuan lokon en la kinejajn listojn dum kvin sinsekvaj semajnoj kaj ĝi havis la duan plej bonan enspezon de la jaro 2014 (183 milionoj da dolaroj), nur malantaŭ la Disneja Frozen.[3] Por la filmo estis komponita kanto Himawari no Yakusoku (ひまわりの約束, laŭlitere "Sunflora promeso"), interpretita de Motohiro Hata.

Ĝia sekvaĵo estis lanĉita la 20-an de novembro 2020.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Nobita Nobi estas kvinaklasano kiu daŭre akiras malaltajn notojn pro sia mallaboremo. Lia prapranepo Sevaŝi observas ĉion en la 22-a jarcento, kaj iras al la pasinteco por doni al Nobita robotan katon nomatan Doraemon. Sevaŝi esperas, ke Doraemon helpos plibonigi la estontecon de Nobita, kaj la roboto nur revenos al la 22-a jarcento kiam Nobita certigos al si bonan estontecon.

Nobita ade petas estontecajn inventaĵojn al Doraemon por solvi siajn problemojn. Li estas enamiĝinta al samklasano Ŝizuka Minamoto, sed ĉiuj siaj klopodoj igas Ŝizuka-n pli proksima al Hidetoŝi Dekisugi, elstara studanto. Nobita provas egali Hidetoŝi-n per studado, sed liaj provoj estas senutilaj kaj li fine decidas forlasi Ŝizuka-n por ke ŝi estu pli feliĉa apud alia pli taŭga viro. Ĉi tiu mensa ŝanĝo helpis aliformigi la estontecon de Nobita, kaj nun li edziĝus kun Ŝizuka en la estonteco.

Ĉi tiel, la komisio de Doraemon finiĝis kaj li havas 48 horojn por adiaŭi Nobita-n kaj reveni al la 22-a jarcento.

Voĉaktoroj[redakti | redakti fonton]

Nomo Japana voĉaktoro
Doraemon Wasabi Mizuta
Nobita Nobi Megumi Ohara
Satoshi Tsumabuki (plenkreska)
Ŝizuka Minamoto Yumi Kakazu
Takeŝi "Gian" Goda Subaru Kimura
Suneo Honekava Seki Tomokazu
Patrino de Nobita Kotono Mitsuishi
Patro de Nobita Yasunori Matsumoto
Patrino de Gian Miyako Takeuchi
Sevaŝi Sachi Matsumoto
Jaiko Goda Vanilla Yamazaki
Hidetoŝi Dekisugi Shihoko Hagino
Instruisto Wataru Takagi
Patro de Ŝizuka Aruno Tahara

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]