S&P Global Ratings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo

Standard & Poor’s (mallongigita: S&P) estas usono-centra financa firmao, kaj divizio de la firmao McGraw-Hill Companies. Ĝi provizas financajn taksado-servojn, esploradon kaj analizadon de borsaj spekulaciaĵoj. Ĝi estas plej konata pro siaj borso-indikiloj: la usona S&P 500, la aŭstralia S&P/ASX 200, la kanada S&P/TSX, la itala S&P/MIB, kaj la barata S&P CNX Nifty. La firmao estas unu el la ĉefaj tri tiaj agentejoj, inkluzivante Moody's Investor Service kaj Fitch Ratings.

Historio

Stabejo en Novjorko (2008)

La naskiĝo de la firmao okazis en 1860, per la eldonado de Historio de Fervojoj kaj Kanaloj en Usono de Henry Varnum Poor. La libro estas provo kolekti plenan informon pri la financa kaj operacia stato de usonaj fervojaj firmaoj. Henry Varnum poste fondis H.V. & H.W. Poor Co. kun sia filo, Henry William, kaj eldonis ĉiujare ĝisdatigitaj versioj de la libro.

En 1906, Luther Lee Blake fondis la Standard Statistics Bureau (Oficejo de Normaj Statistikoj), por provizi financan informon pri aliaj firmaoj ol fervojo-firmaoj. Anstataŭ jarlibro, Standard eldonis informon sur kartoj, provizante pli oftajn ĝisdatigojn.

En 1941, la du firmaoj kuniĝis por iĝi korporacio Standard & Poor's, kaj en 1966 la firmao estis akirita de The McGraw-Hill Companies.