Standard Oil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Standard Oil (18701911) estis granda, integrita, naftoprodukta, transporta, rafina kaj surmarketiga kompanio.

Standard Oil, naftorafinejo No. 1 en Cleveland (Ohio), 1899

Ĝi estis posedaĵo, industria imperio de John D. Rockefeller kaj ties kunuloj. Siatempe, tiu firmao monopoligis la naftoekspluaton, rafinadon, transporton, vendadon en Usono.

La kerno de la entreprenego naskiĝis en 1863, kiam Rockefeller kompanianiĝis en naftorafinada negoco de Maurice B. Clark kaj Samuel Andrews en Cleveland. Rockefeller el aĉetis entreprenan parton de Clark (1865), post du jaroj partnerigis Henry M. Flagler.

En 1870, la firmao de Rockefeller, Andrews kaj Flagler posedis en Cleveland la plej grandajn naftorafinejojn. Tiu kaj la akompanaj industriaj uzinoj iris en posedon de Standard Oil Company (fondita en 1870). Dum la sekvaj dek jaroj, la kompanio monopoligis la naftorafinadon (90–95%) en Usono.

La Standard Oil Company kaj akompanaj entreprenoj unuiĝis en 1882 al Standard Oil Trust. Tiu trusto agadis senbride, tiel Suprea Kortumo de federacia ŝtato Ohio juĝis en 1892 malfondi la truston, sed tiu plu agadis kun sidejo en Novjorko.

Oni registris en 1899-ben la kompanion Standard Oil Company (New Jersey) kiel holdingan asocion kaj oni transmetis ĉiun kapitalon en tiun asocion. Ĉar la registaro taksis troa la monopolan staton de la holdingo, ekis jŭgproceson en 1906 kontraŭ la Standard Oil Company (New Jersey) laŭ la Sherman-a kontraŭtrusta leĝo. La juĝistaro en 1911 devigis la kompanion vendi la 33 holdingajn entreprenojn.

Posteuloj

  • Standard Oil Company of New York kuniĝis en 1931 kun trusto Vacuum Oil Company al Socony-Vacuum társaságot, kiu nomiĝas ekde 1966 kiel Mobil Oil Corporation.
  • Standard Oil (Indiana) kuniĝis en 1939 Standard Oil of Nebraska, en 1948 Standard Oil of Kansas, la tuto alinomiĝis en 1985 al Amoco Corporation.
  • Standard Oil of California aĉetis en 1961 Standard Oil of Kentucky, poste en 1984 nomiĝis al Chevron Corporation.
  • Standard Oil of New Jersey ŝanĝis sian nomon en 1972 al Exxon Corporation.
  • British Petroleum Company aĉetis en 1987 Standard Oil Company (Ohio).
  • Fine de novembro 1999, la kompanioj Exxon (Standard Oil of New Jersey) kaj Mobil Oil (Standard Oil Company of New York) fuziis al konzerno ExxonMobil.