Stanfajfilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
STANFAJFILO
Stanfajfilo
Stanfajfilo
Klasifiko Ligna blovinstrumento
Ton-amplekso Du oktavoj
vdr

La stanfajfilo estas ligna blovinstrumento de la familio nomata flutoj fajfilaj, kiu ankaŭ inkludas la bekfluton kaj la okarinon. Ĝi bloviĝas ĉe la fino kaj havas truojn por ses fingroj, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn. Stanfajfiloj ofte uziĝis en popola muziko, ĉefe en muziko skotlanda kaj muziko irlanda.


La stanfajfilo estas ĉefe muzikilo diatona, do ĝi povas facile ludi en du tonaloj: tiu, kiu komencas ĉe la plej malalta tono kaj tiu, kiu komencis ĉe la kvarto. La plej komunaj stanfajfiloj havas tonalon en D. Oni povas ludi notojn ekster la tonalo baza, sed ili estas malfortaj kaj malagordaj. Do, ludistoj kutime havas diversajn stanfajfilojn de diversaj grandecoj, por ludi en diversaj tonaloj.

Hodiaŭe la plimulto da stanfajfiloj fariĝas el tubo latuna aŭ el nikelizita tubo latuna, kaj havas buŝaĵojn el plasto. Tamen ankaŭ ekzistas stanfajfiloj tute el metalo, tute el plasto, aŭ el ligno. Ili estas malmultekostaj kaj facile ludeblaj, do estas popularaj por komencantoj.

Ŝablono:Ĝermo-muziko