Kalibrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stangocirkelo)
Kalibrilo

Vernierlongmezurilo

Vernierlongmezurilo
Klasifiko mezurilo
Uzata por mezurado de longo kaj markado laŭ ĝi
vdr

Vernierlongmezurilo (aŭ simple kalibrilo) estas ŝovmezurilo por mezuri longon, kiu mezuras pli precize per uzado de verniero.

Por mezuri eksterajn dimensiojn (ekzemple diko, diametro) oni uzas suprajn aŭ subajn (laŭ la unua foto) makzelojn, lokigante la mezuratan aĵon inter la makzeloj kaj kunenmovante ilin.

Por mezuri enajn dimensiojn oni uzas subajn (laŭ la unua foto) makzelojn, lokigante la makzelojn en la mezuratan aĵon inter la makzeloj kaj kunemovante la makzelojn. Tiam de valoro de la montroplato necesas subtrahi larĝon de la makzeloj.

Precizeco de mezurado kutime estadas 0,05, 0,1, 0,2 mm. Ĝenerale pli grandaj mezuriloj mezuras malpli precize.

Vernierlongmezurilo povas havi profundmezurilon. Ĝi estas maldika fusto (montrita dekstre en la dua foto). Ĝi ebligas mezuri profundon de netraaj truoj.

Elektronika ŝovmezurilo[redakti | redakti fonton]

Cifereca ŝovmezurilo kun diametrmezurilo

Elektronikaj ŝovmezuriloj havas ciferecan indikon kaj tial ne bezonas vernieron. Kutimaj tiaj mezuriloj atingas precizecon de 0,02 mm.

Vernierlongmezurilo kun ankaŭ profundmezurilo

Rilataj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín kalibri estas Mezuri la diametron de cilndra aŭ sfera korpo, aŭ la internan diametron de tubo.[1] Do li koincidas tute kun PIV. Li indikas etimologion el araba kalib (kerno, modlilo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj kalibro, por diametro de cilindra aŭ sfera korpo kaj kalibrigi, por fari ke iu korpo havu ian precizan kalibron.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.