Stanisław Kałużyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stanisław Kałużyński
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1925 (1925-08-06)
en Świerczów, Podkarpackie Voivodeship
Morto 6-an de januaro 2007 (2007-01-06) (81-jara)
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Vroclavo
Okupo
Okupo orientalisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Stanisław Kałużyński (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1925 en Świerczów, Ĉekarpata Provinco, mortis la 6-an de januaro 2007 en Varsovio) – profesoro ordinara, habilita doktoro, mondkonata fakulo pri altaja kultur-heredaĵo, lingvosciencisto kaj kultur-esploristo de Mez-Azio kaj Siberio, mongolisto kaj jakutologo, populariganto de scio pri Mongolio, en la jaroj 1970-2004 membro de la redakta komitato de "Rocznik Orientalistyczny" (Orientalistika Jarlibro), kaj en la jaroj 1974-2005 de la serio "Prace Orientalistyczne" (Orientalistikaj Laboraĵoj). Aŭtoro de preskaŭ 150 scienclaboraĵoj, universitata lekciisto.

Fundamentan lernejon kaj du klasojn de gimnazio finis dum intermilita periodo en Tarnów. Dum la dua mondmilito en la jaroj 1943-1944 estis ligita kun Pola Enlanda Armeo.

Elektita bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dawni Mongołowie (Malnovaj mongoloj), PIW, Warszawa 1983.
  • Imperium mongolskie (Mongola Imperio), Wydawnictwo Wiedza Powszechna, 1970
  • Klasyczny język mongolski (Klasika mongola lingvo), Wydawnictwo Akademickie Dialog
  • Tradycje i legendy ludów Mongolii (Tradicioj kaj legendoj de la popoloj de Mongolio), Wydawnictwo ISKRY, Warszawa 1978.
  • Tradycje i legendy ludów tureckich (Tradicioj kaj legendoj de la tjurkaj popoloj), Wydawnictwo Iskry
  • Tajna historia Mongołów : anonimowa kronika mongolska z XIII w. (Sekreta historio de mongoloj. Anonima mongola kroniko de la 13-a jc); traduko de la mongola, enkonduko kaj komentarioj de Stanisław Kałużyński, Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1970