Stanisław Maczek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stanisław Maczek
Stanisław
Stanisław Maczek
Persona informo
Nomo Stanisław Maczek
Dato de naskiĝo 31-a de marto 1892 [#]
Dato de morto 11-a de decembro 1994 [#]
Loko de morto Edinburgo [#]
Okupo oficiro [#]
Aĝo je morto 102
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Stanisław Władysław MACZEK (naskiĝis la 31-an de marto 1892 en Szczerzec apud Lvovo, mortis la 11-an de decembro 1994 en Edinburgo) estis pola militisto, armea generalo de Pola Soldataro, komandanto de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio kreita en Francio, honora civitano de Nederlando.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Szczerzec apud Lvovo en la familio de kroatdevenaj poloj (lia kuzo estis konata kroata nacibatalanto en intermilita Jugoslavio – Vladko Maček).

En 1910 finis gimnazion en Drohobiĉ kaj translokiĝis kun la familio al Lvovo. En la jaroj 1910–1914 studis ĉe la Humanisma Fakultato de Lvova Universitato la precizan filozofion sub gvido de la profesoro Kazimierz Twardowski kaj la polan filologion ĉe profesoroj pri literaturhistorio Wilhelm Bruchnalski kaj Józef Kallenbach. Paralele eniris akademian medion kun patriota agado. En la sama tempo ricevis soldatan instruon kaj unuan ekzercadon en Pafista Asocio, kie - post aniĝo - akceptis pseŭdonomon Rozłucki. Militservon en Legioj de Józef Piłsudski malebligis al li soldatiĝo al aŭstrohungara armeo.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito estis enkorpigita al armeo de Aŭstrio-Hungario kaj sendita kun sudtirola regimento al la itala fronto. Direktita al Lernejo de Rezervaj Oficiroj de la Tria Korpuso. Post fino de la lernejo iĝis plotonestro en la 3-a regimento de la Infanterio de Land-Defendo en Graz. La 14-an de junio 1915 estis translokigita al elita Dua Regimento de Tirolaj Imperiestraj Pafistoj. Decembre de la sama jaro direktita al la itala fronto al rivero Isonzo. Printempe 1916 iĝis instruktoro de oficira lernejo de la 14-a Korpuso en Steyr. Oktobre de la sama jaro avancis ĝis subleŭtenanto kaj komandanto de kompanio. Gvidante ĝin famiĝis per puraj kampanjoj pro kio rivevis aŭstrajn distingojn. Februare 1918 estis vundita kaj trafis al malsanulejo en Vieno. Post ĝia forlaso ricevis trimonatan libertempon, kiun pasigis en Lvovo. Tiuperiode sukcesis aranĝi aferojn lige al akiro de la diplomo kaj revenis al la itala fronto.

Batalante en unuoj de Alpoj-pafistoj atingis rangon de leŭtenanto. Post armistico la 11-an de novembro 1918 dizertis trairante al Krosno, kie jam la 14-an de novembro eniris al Pola Soldataro.

Skotlando[redakti | redakti fonton]

Tuj post alveno al Londono, oktobre 1940 Maczek ricevis ordenon Virtuti Militari pro kuraĝeco en bataloj en Francio kaj komandantecon de la 2-a Brigado de Pafistoj - infanteria brigado de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento ĝis tiam komandata de generalo Rudolf Dreszer. La brigadon oni denove transformis al la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio, kaj februare 1942 – al la 1-a Kirasa Divizio (granda kirasita unuo de pola armeo dum la dua mondmilito en Okcidento).

Postmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

De septembro 1945 li komandis polajn unuojn, kiuj restis en Britio ĝis ilia malfondo. Stanisław Maczek restis inter enmigrantaro en Edinburgo en Britio. La 26-an de septembro 1946 komunista registaro nuligis lian polan civitanecon. En 1971 la civitaneco estis reatribuita. Sen monhelpo donata al aliancaj soldatoj li eklaboris kiel vendisto, kaj poste kelnero en la hotela restoracio Learmouth en Edinburgo.

Laŭ peto de pli ol 40 000 de loĝantoj de Breda la generalo ricevis honoran civitanecon de Nederlando. La 11-an de novembro 1990 estis avancita de prezidento en ekzilo ĝis grado de armea generalo. En 1994 fariĝis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Li mortis en la aĝo de 102 jaroj en Edinburgo. Estis enterigita en la tombaro de polaj soldatoj en Breda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]