Stanisław Przybyszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Przybyszewski
Persona informo
Stanisław Przybyszewski
Naskiĝo 7-an de majo 1868 (1868-05-07)
en Łojewo, Kuyavian-Pomeranian Voivodeship
Morto 23-an de novembro 1927 (1927-11-23) (59-jaraĝa)
en Jaronty
Tombo Góra, Inowrocław County vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Stanisław Przybyszewski
Familio
Edz(in)o Dagny Juel • Jadwiga Przybyszewska vd
Infanoj Zenon P. Westrup • Bolesław Przybyszewski vd
Profesio
Okupo tradukistodramaturgoĵurnalisto • poeto • verkisto • eseisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva en Berlino vd
Verkado
Verkoj Q9195727 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanisław PRZYBYSZEWSKI (Pola prononco: [staˈɲiswaf pʂɨbɨˈʂɛfskʲi]; 7a de Majo 1868 – 23a de Novembro 1927) estis pola romanisto, dramisto, kaj poeto de dekadencisma naturalisma skolo. Lia teatraĵaro estas asocia al la Simbolismo. Li verkis kaj en germana kaj en pola.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stanisław Feliks Przybyszewski naskiĝis en Lohdorf (nune Łojewo, Distrikto Inowrocław) ĉe Kruschwitz (nune Kruszwica) en Prusio. Estante filo de loka instruisto, nome Józef Przybyszewski, Stanisław studis en germana gimnazio en Thorn (nune Toruń),[1] kaj gradiĝis en 1889. Li iris al Berlino, kie li unue studis arkitekturon kaj poste medicinon. Tie li fasciniĝis per la filozofio de Nietzsche, kaj ekreferencis sin mem kiel satanisto kaj eniris en la bohemiisma vivo de la urbo.

En Berlino li kunvivis, sed ne geedziĝis, kun Martha Foerder. Ili havis tri filojn kune; du antaŭ li lasis ŝin por edziĝi al Dagny Juel la 18an de Aŭgusto 1893 kaj unu dum lia geedzeco al Dagny. El 1893 ĝis 1898 li vivis kun Dagny (iama modelo de Edvard Munch), foje en Berlino kaj foje en la hejmurbo de Dagny nome Kongsvinger, en Norvegio. En Berlini ili kunvenis kun aliaj artistoj en la drinkejo Zum schwarzen Ferkel (la nigraj porkidoj).

En 1896 li estis arestita en Berlino pro suspekto pri murdo de sia iama preskaŭ-edzino Martha, sed estis liberigita post oni determinis, ke ŝi estis mortinta pro venenigo el karbona monooksido. Post la morto de Martha, la filoj estis senditaj al diferencaj adoptohejmoj. En la aŭtuno de 1898, li kaj Dagny translokiĝis al Krakau (nune Krakovo), en Aŭstri-Hungaria Galizio, kie li iĝis estro de grupo de revoluciaj junaj artistoj kaj redaktoro de ĝia organo Życie (Vivo). Li restis entuziasma apostolo de industriismo kaj mem-esprimado.

Li veturis al Lemberg (nune Lviv) kaj vizitis la poeton kaj dramiston Jan Kasprowicz. Przybyszewski startis amaferon kun la edzino de Kasprowicz nome Jadwiga Gąsowska. Kasprowicz estis edziĝinta al Jadwiga, lia dua edzino, en 1893; lia unua geedzeco estis kun Teodozja Szymańska en 1886 kaj estis fininta en divorco nur post kelkaj monatoj.

Dagny kaj Stanisław Przybyszewski en 1897/1898.

En 1899 Przybyszewski abandonis Dagny kaj ekvivis kun Jadwiga en Varshava (nune Varsovio). Ĉirkaŭ tiu tempo li ankaŭ rilatis kun Aniela Pająkówna, unu el kies du filinoj estis de Przybyszewski. Dagny revenis al Parizo kaj poste estis murdita de juna amiko el ili nome Władysław Emeryk en Tbilisi en 1901.

En 1905 Przybyszewski kaj Jadwiga translokiĝis al Thorn (nune Toruń) kie li klopodis rehabilitadon el siaj problemoj kun alkoholo. Estante tie, la divorco de Jadwiga finiĝis kaj ili geedziĝis la 11an de Aprilo 1905. Przybyszewski plue luktis kontraŭ alkoholismo dum la cetero de sia vivo.

En 1906 la paro translokiĝis al Munkeno, financite per la vendo de la manuskripto de la teatraĵo Śluby (La nuptopromesoj). Dum la milito ili loĝis dum mallonge en Bohemio (Ĉeĥaj landoj) kaj translokiĝis al ĵus reestablita Poklando en 1919.

En Posen (Poznań) li kandidatis por la posteno de direktoro de literatura teatro, sed lia laboro kun germanlingvaj politikaj broŝuroj dum la milito malhelpis la nomumon. Li ekhavis postenon kiel germanlingva tradukisto por la poŝta oficejo. En 1920 li trovis similan postenon en la Libera Urbo Dancigo (nune Gdańsk) ĉe la fervojo. Li loĝis en Dancigo ĝis 1924 kaj administris polan librovendejon tie. Post Dancigo, li klopodis setliĝi en Toruń, Zakopane, kaj Bydgoszcz - ĉiuokaze malsukcese. Finfine li trovis laboron en Varsovio, en la oficejo de la Prezidento. Li loĝis en ĉambroj en la malnova Reĝa Kastelo.

En 1927 li revenis al la regiono Kujavio kaj mortis en la vilaĝeto Jaronty en Novembro tiujare, estante 59-jaraĝa.

Li verkis nombrajn sukcesajn romanojn, el kiuj Homo Sapiens, la plej populara, estis tradukita.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Psychologie des Individuums (1892)
  • De Profundis (1895)
  • Vigilien (1895)
  • Homo Sapiens (1896)
  • Die Synagoge des Satan (1897); Synagoga szatana (1899 Pola eldono)
  • Satans Kinder (1897)
  • Das große Glück (1897)
  • Epipsychidion (1900)
  • Androgyne (1900)
  • Totentanz der Liebe (1902)
  • Erdensöhne (1905)
  • Gelübde (1906)
  • Polen und der heilige Krieg (1915)
  • Von Polens Seele. Ein Versuch (1917)
  • Der Schrei (1918)
  • Moi współcześni (1928)

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La eterna ferakonto
  • La ora ŝafofelo
  • La neĝo (Schnee, 1903)
  • Por feliĉo

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Halina Floryńska-Lalewicz (Januaro 2004). “Stanisław Przybyszewski”, Culture.pl. 
  2. La neĝo : kvarakta dramo – skanaĵo en Kujavia-Pomeria Cifereca Biblioteko