Stanislav Košecký

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Stanislav KOŠECKÝ
Stano Košecky en 2016
Stano Košecky en 2016
Personaj informoj
Naskiĝo 8-a de septembro 1946
en Ludanice, Slovakio
Loĝloko Topoľčany, Slovakio
Nacieco slovaka
Aliaj nomoj Stano
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg
Stano Košecký dum lingvopolitika konferenco de la UK 2016

Stanislav KOŠECKÝ, ankaŭ nomata Stano (naskiĝis la 8-an de septembro 1946 en Ludanice), estas esperantisto, redaktoro, eldonisto, kaj verkisto de Slovakio.

Studado[redakti | redakti fonton]

Stanislav Košecký studis en mezlernejo de Partizánske. Post la studado en lernejo, Košecký studis en la pedagogia fakultato de la Universitato Komenio de Bratislavo (UKB) en urbo Trnava, kie li lernis la slovakan kaj la germanan lingvojn. Poste li ankaŭ studis en la filozofia fakultato de UKB en Bratislavo (la saman fakon). La temo de lia diplom-laboraĵo estis Komparo de modernaj strukturoj de la slovaka kaj Esperanto.

Košecký en 1982 iĝis doktoro de filozofio (PhDr.). De la jaro 1985 ĝis 1989 li studis en la lingvoscienca instituto de la Slovakia Akademio de la Sciencoj, kie lia fako estis ĝenerala lingvoscienco.