Stanislav Kostka Neumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislav Kostka Neumann
Persona informo
Aliaj nomoj Stanislav Kostka Neumann • Antikrist • Apostata • Brutus • Capriccio • Civis Bohemicus • Dr. Hynek Záruba • Ego • Kozoroh • Kupidos • Lokalides • Marius • Tomáš ze Smíchova • Jan Bedrna • Jindřich Bedrna • Jaroslav Kudrna • Petr Pohan • Jan Poupa • K. Protiva • Ladislav Rozvoda • Petr Skála • Ladislav Sýkora • Jiří Votoček • Ivan Červený
Naskiĝo 5-an de junio 1875 (1875-06-05)
en Prago
Morto 28-an de junio 1947 (1947-06-28) (72-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥafrancarusa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Familio
Patro Stanislav Neumann
Edz(in)o Kamilla Neumannová • Božena Neumannová
Infanoj Stanislav Neumann • Kamila Značkovská-Neumannová
Okupo
Okupo poeto • esperantistotradukisto • literaturkritikisto • ĵurnalistoverkistopolitikistokritikisto • eldonisto • artokritikisto • anarkiisto • prozisto • publikigistoredaktoro
vdr

Stanislav Kostka NEUMANN (naskiĝis la 5-an de junio 1875 en Prago - mortis la 28-an de junio 1947 en Prago) estas unu el la plej grandaj ĉehaj poetoj.

Lia ĉefverko estas la liriko pri la naturo, Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj (esperantigita). En 1902, li apartenis al la fondintoj de la Praga Esperanto-klubo. Lia filo Stanislav Neumann (1902 -1975) apartenas al plej grandaj ĉeĥaj aktoroj, filmaj kaj teatraj, kaj ties filo Stanislav Neumann (1927) fariĝis ne tre sukcesa poeto.

Pri la fondo de la Praga klubo estas konate:

En la revuo Nova kulto, kies redaktoro kaj eldonanto Neumann estis, aperis en majo 1901 recenzo pri la ĉeĥa Esperanto-lernolibro de Čejka, Bílik kaj Holub kun rekomendo, ke oni lernu tiun ĉi "facilegan interkomprenilon" por pli facile kontakti kun eksterlando. En aparta Esperanta teksto, verkita verŝajne de Neumann mem, ni legas, ke "nia redakcio estas kompleza liveri al ĉiuj alilandaj esperantistoj informojn pri ĉiuj bohemaj aferoj...".

Neumann estis kunfondinto kaj funkciulo de la Esperantista Klubo en Prago (1902) kaj ties unua dommastro. Pri lia esperantisteco atestas ankaŭ d-ro Stanislav Kamaryt, elstara figuro de la Esperanto-movado, skribante pri sia samklubano, ke "li regis la lingvon tiom, ke li povis kun verkisto K. Dostal-Lutinov ataki tiun ĉi per esperantlingvaj versoj".

En la verko de S. K. Neumann ĉeftrajtas profunda konvinko pri la unuaranga graveco de la internaciisma konscio, kies penetron en la ĉeĥa kulturo la poeto meritas. Ankaŭ tiu ĉi lia sinteno klare montras intiman ligon de Stanislav Kostka Neumann kun la ideo internacilingva.

(laŭ Oldřich Kníchal en la revuo Esperanto 7/1975)

STANISLAV KOSTKA NEUMANN

Printempa anuniciacio

(fragmento)

Ho longe devis ni en sopireg' atendi
en de lumanta neĝ' nin alblovanta frid',
vivtagon volis ni nur por galant' forvendi,
sed nin per frida fulm' nur mokis neĝa rid'.

Ĝis venis ekdegel' kaj levis sin rivero,
teatron grandan nun prezentis la glaci';
kun ĝu' rigardis ni torenton en kolero,
adapti al printemp' nin jam preparis ni.

Sed marto pro envi' kun novaj neĝoj venis,
sonĝ' de galant-amas' sur ĉion metis sin;
tra blanka ĉi fabel', kies tener' katenis,
konfuzaj iris ni kun tristo en anim'.

Kaj neĝis falsa flor' dum ĉiu mart-mateno,
por spiti al la sun' venanta je l' tagmez';
palisoj en baril' kun neĝa diademo;
sed mi atendis nur je de l' neĝadoj ĉes'.

Ho longe devis ni en sopireg' atendi.
Hodiaŭ. . . l' atmosfer' aperta jen pordeg'
al freŝa, hela blu' de frumaten' por tenti,
terminon tuŝis jam unua dolĉa vek'.

El la poemaro Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj
(1911) esperantigis Jiří Kořínek

Printempa anunciacio

Sopire ekscititaj devis ni atendi
en frosto, kiu blovis el la neĝa bril',
vivtagon unu por galant' ni volis vendi,
sed neĝo mokis per malvarmaj fulmoj mil.
Degel' komencis kaj leviĝis riverfluo,
spektaklon gloran ludis la glacia ĥor',
torenton furiozan miris ni kun ĝuo;
pretiĝis por printempo nia ŝirmkolor'.
Sed marto novajn neĝojn sendis kun envio,
kaj kovris ĉion per pezega neĝtegment';
tra l' blanka neĝfabel', teksita el gracio,
konfuze iris ni kun ĉagrenita sent'.
Kaj ĉiutage neĝis floro hipokrita
por spiti sunon, kiu venis je l' tagmez';
barilo estis neĝe diademigita,
sed ni atendis lastajn neĝojn nur sen ĉes'.
Atendis ekscititaj ĉiuj sopirantoj.
Hodiaŭ ... malfermita estas atmosfer'
al bluo, freŝo, hel' kaj kokaj matenkantoj,
impulso dolĉa venis al la sin' de l' ter'

(esperantigis Jaroslav Mráz)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.