Stanislaw Tillich
Stanislaw Tillich | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Stanislaw Tillich Stanisław Tilich | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1959 (63-jara) en Neudörfel | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio [#] | ||||
Etno | Soraboj [#] | ||||
Lingvoj | germana • suprasoraba • pola [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko [#] | ||||
Alma mater | teknologia universitato Dresdeno • Serbski gymnazij Budyšin [#] | ||||
Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Veronika Tillich [#] | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Dresdeno • Strasburgo • Bruselo [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stanislaw TILLICH [stanislav tilih], suprasorabe Stanisław Tilich (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1959 en vilaĝo Neudörfel, suprasorabe Nowa Wjeska, komunumo Räckelwitz, supasorabe Worklecy, do nun 63-jara) estas germana politikisto de soraba etneco.
Lia partio estas la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU). De la 24-a de majo 2008 ĝis la 12-a de decembro 2017 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Saksio de Germanio. Antaŭe, li de 2002 ĝis 2004 estis landa ministro pri gvido de la ministroprezidanta oficejo, poste ĝis 2007 landa ministro pri mediprotekto kaj agrikulturo, kaj ĝis la ministroprezidantiĝo ministro pri financoj. Krom la suprasoraba kaj germana lingvoj li ankaŭ parolas la anglan, francan, ĉeĥan kaj polan.[1] Krome li paroletas la rusan kaj italan.[2]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Retejo FAZ.net: artikolo Der Nachfolger. Stanislaw Tillich – ein Sorbe für Sachsen ("la posteulo: Stanislaw Tillich - sorabo por Saksio"), la 14-an de aprilo 2008 (germane)
- ↑ Retejo stern.de: artikolo Ministerpräsidentenwahl: Sächsischer Landtag wählt Tillich ("ministroprezidanta baloto: landa parlamento de Saksio elektas Tillich"), germane
Antaŭe: | Ministroprezidanto de Saksio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Georg Milbradt | 2008 – 2017 | Michael Kretschmer |