Stanisław Komornicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Komornicki
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1924 (1924-07-26)
en Varsovio
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (85-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioLiceo reĝido-Józef-Poniatowski
Familio
Infano Tomasz Komornicki
Parencoj Piotr Odmieniec Włast
Okupo
Okupo oficiro • milita historiisto • aŭtoro
vdr

Stanisław Komornicki, pseŭdonomo "Nałęcz" (naskiĝis la 26-an de julio 1924 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – brigada generalo de Pola Militistaro, soldato de Pola Enlanda Armeo, historiisto pri militistaro kaj aŭtoro de memoraĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stanisław Komornicki naskiĝis en nobla familio kun blazono Nałęcz. La filo de Franciszek kaj Jadwiga Rakowiecka. Li lernis en gimnazio je la nomo de princo Józef Poniatowski. En la jaroj 1939-40 lernanto de sekreta dummilita instruado. Skolto en la Grizaj Taĉmentoj. De 1940 agis en ZWZ (Asocio de Armita Batalado), poste en AK (Enlanda Armeo) (en la rango de substandardisto, sub pseudonomo Nałęcz). Partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, batalis en la 104-a Kompanio de Sindikatistoj, en Grupiĝo Róg ene de la Malnova Urbo kaj aliaj kvartaloj. Ekde aŭtuno 1944 oficiro de la 1-a Armeo de Pola Militistaro - atingante la rangon de la komandanto de bataliono; batalis i.a. en la batalo de Kołobrzeg. Post la dua mondmilito studis en la Historia Fakultato de la Varsovia Universitato, kaj ankaŭ en la Akademio de Ĝenerala Stabo. Persekutata postmilite. En la jaroj 1979-1990 membro de la Ĉefa Konsilio de ZBoWiD (Asocio de Batalantoj pri Libereco kaj Demokratio).

Ekde 1993 kanceliero de la Militista Ordeno Virtuti Militari. En 1995 nomumita brigada generalo en rezervo. Li loĝis en Varsovio.

Stanisław Komornicki pereis en la katastrofo de la pola aviadilo TU 154M en 2010 en Smolensk.

La 15-an de aprilo 2010 marŝalo de Sejmo plenumanta devojn de prezidento nomumis lin postmorte generalo de divizio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Wojsko Polskie. Krótki informator historyczny o Wojsku Polskim w latach II wojny światowej (Pola Militistaro. Mallonga historia informilo pri la Pola Militistaro dum la dua mondmilito),
  • Na barykadach Warszawy (Sur barikadoj de Varsovio
  • 63 dni (63 tagoj)
  • "Z" jak Zitadelle. Polacy w szturmie Berlina ("C" kiel citadelo. Poloj en la sturmo de Berlin); franca traduko: Les Polonais a l'assaut de Berlin; L'Association des combattants pour la liberté et la démocratie, L'Institut historique militaire; Éditions du Ministere de la Défense Nationale 1967)
  • Kołobrzeg: marzec 1945 (Kołobrzeg: marto 1945)

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]