Stanisław Miłaszewski
Stanisław Miłaszewski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1886 en Varsovio | ||||
Morto | 10-an de aŭgusto 1944 (58-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Armea Tombejo Powązki vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • dramaturgo • tradukisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • translating activity vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stanisław Miłaszewski (naskiĝis la 28-an de aprilo 1886 en Varsovio, mortis la 10-an de aŭgusto 1944 samloke) – pola dramisto, publicisto, poeto kaj tradukisto, senatano de la Dua Pola Respubliko.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li studis polan lingvon en Jagelona Universitato kaj Universitato de Lvovo. Estis priteatra oficisto de Ministerio de Kulturo kaj Arto. En la jaroj 1923–1924 plenumis funkcion de literatura gvidanto de Varsoviaj Urbaj Teatroj, kaj en la 1924–1926 de Nacia Teatro, prezidanto de Unuiĝo de Polaj Katolikaj Verkistoj. Lia edzino estis verkistino Wanda Miłaszewska el domo Jentys (ŝia tuta verkaro estis cenzurita en 1951 kaj ŝiaj libroj estis tuj forigitaj de bibliotekoj).
Li apogis kreon de Urba Dram-Lernejo. En 1935 estis distingita per Akademia Laŭro de la Pola Akademio de Literaturo. Dum germana okupado agis konspire en literatura kaj artista vivo sub pseŭdonomo "Narcyz Kwiatek" (Narciso Floro).
Li pereis kune kun sia edzino en ruiniĝanta domo dum la ribelo de Varsovio. Ili ambaŭ estis entombigitaj en Tombejo Powązki en Varsovio (en antaŭa Militista Tombejo).
Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- "Gest wewnętrzny" (Interna gesto, 1911) – poezio
- "Farys" (1927) (Rajdisto) – dramo
- "Don Kiszot" (1928) – dramo
- "Piękne Polki" (Belaj polinoj, 1931)
- "Bunt Absalona" (Ribelo de Abŝalom, 1937) – dramo
- "Antologia poezji współczesnej" (Antologio de la nuntempa poezio, kune kun: J. Janiczek, 1941)
- "Wspominamy" (Ni rememoras, kune kun: Wanda Miłaszewska, 1939) – rememoraĵoj
- "A Call from Warsaw. An Anthology of Underground Warsaw Poetry", Glasgow, nelonge post la 15-a de septembro 1944
Elektitaj tradukoj[redakti | redakti fonton]
- "Don Juan Tenorio" de José Zorrilla y Moral
- "Pieśń o Polsce" (Kanto pri Pollando) de Paul Claudel
- "Maria Stuart" de Friedrich Schiller
Fonto[redakti | redakti fonton]
Andrzej Krzysztof Kunert, Rzeczpospolita Walcząca. Powstanie Warszawskie 1944 (Respubliko Batalanta. Ribelo de Varsovio 1944), Wydawnictwo Sejmowe, Warszawa 1994, p. 89