Stanley Clarke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basisto Stanley Clarke kaj klavarinstrumentisto George Duke 2006

Stanley Clarke (* 30-an de junio 1951 en Filadelfio, Pensilvanio) estas usona basisto same kiel Grammy-premiito el la kampo de rokĵaza kaj ĵaza muziko. En la rokĵaza fako li validas kiel unu el la du plej gravaj basistoj de la 1970-aj jaroj krom Jaco Pastorius.

Vivo

Post studo ĉe la Filadelfia Akademio de Muziko Clarke transloĝiĝis en 1971 al Novjorko, kie li kunlaboris inter alie kun Art Blakey, Gil Evans, Joe Farrell, Stan Getz, Dexter Gordon, Joe Henderson, Al Di Meola, Pharoah Sanders kaj Horace Silver.

Tiutempe li aliĝis al la rokĵaza bando Return to Forever, kiun estris Chick Corea kaj kiu fariĝis unu el la plej sukcesaj ĵazrokaj bandoj tiutempaj. Krome li produktis aron da soloalbumoj, el kiuj „School Days“ kune kun la unua albumo de Jaco Pastorius estas rigardataj kiel la plej bonaj basalbumoj de la ĵazroka erao.

En 1987 li fondis kun ĵaz-kantistino Deborah Holland kaj la iama frapinstrumentisto de Police, Stewart Copeland, la bandon „Animal Logic“. Post du studio-albumoj kaj kelkaj sondisketoj la muzikistoj tamen disiris fine de 1991. En 2005 Clarke fondis la triopon Acoustic Fusion Supergroup TRIO! kun Béla Fleck kaj Jean-Luc Ponty. Krome li laboras kiel produktanto de filmmuziko.

Ludmaniero

La basludon de Clarke distingas maturiĝinta kordofrapado kaj treega virtuozeco. La tekniko de kordofrapado, kies inventon oni atribuas al Larry Graham, konsistas el fortika frapado de la kordoj per la dikfingro per turnado el la manartiko. Tion li ofte kombinas ritme kun plukado de la pli altaj kordoj. Clarke kontribuis komence de la 1970-aj jaroj decide al la evoluo kaj disvastiĝo de ĉi tiu tekniko en ĵazroko.

Clarke estas la unua influriĉa muzikisto, kiuj ofte uzis baseton, kvarkorda elektra basgitaro agordita okton pli alta.

Kvankam li famiĝis pro sia ludo de elektra basgitaro, lia virtuoza ludo sur kontrabaso (la ĉefa instrumento de sia posta kariero) jam frue estis dokumentita („Moon Germs“ kun la kvaropo de Joe Farrell el 1971).

Diskoj

Soloalbumoj

  • 1973 - Children of Forever
  • 1974 - Stanley Clarke
  • 1975 - Journey to Love
  • 1976 - School Days
  • 1978 - Modern Man
  • 1979 - I Wanna Play for You
  • 1980 - Rocks, Pebbles and Sand
  • 1982 - Let Me Know You
  • 1984 - Time Exposure
  • 1985 - Find Out
  • 1986 - Hideaway
  • 1988 - If This Bass Could Only Talk
  • 1991 - Live, 1976–1977
  • 1992 - Passenger 57, Music from the Motion Picture
  • 1992 - The Collection
  • 1993 - East River Drive
  • 1995 - At the Movies
  • 1997 - Bass-ic Collection
  • 1999 - Hot Fun – Best (1974–93, Zounds
  • 2003 - 1,2, to the Bass
  • 2007 - The Toys of Men
  • 2010 - The Stanley Clarke Band

Kun Return to Forever

  • 1972 - Return to Forever
  • 1972 - Light as a Feather
  • 1973 - Hymn of the Seventh Galaxy
  • 1974 - Where Have I Known You Before
  • 1975 - No Mystery
  • 1976 - Romantic Warrior
  • 1977 - Musicmagic
  • 1978 - Return to Forever Live
  • 1980 - The Best of Return to Forever

Kun Chick Corea kaj Lenny White

  • Echoes of an Era (kun Chaka Khan)
  • Echoes of an Era Live (kun Nancy Wilson)
  • The Griffith Park Band Live
  • The Griffith Park Collection

Kun George Duke

  • 1981 - Clarke/Duke Project
  • 1983 - Clarke/Duke Project II
  • 1990 - Clarke/Duke Project III
  • 1993 - Live in Montreŭ, 1988

Kun Animal Logic

  • 1989 - Animal Logic
  • 1991 - Animal Logic II

Kun New Barbarians

Kune kun aliaj muzikistoj

  • 1971 - Moon Germs (kun Joe Farrell, Herbie Hancock, Jack DeJohnette)
  • 1971 - Black Unity (kun Pharoah Sanders, Hannibal Marvin Peterson, Cecil McBee kaj aliaj; registrita la 24-an de novembro 1971 en Novjorko)
  • 1972 - Prelude (kun Eumir Deodato, Billy Cobham, John Tropea)
  • 1973 - Stanley Cowel Trio-Illusion Suite (Stanley Cowell, Stanley Clarke, Jimmy Hops)
  • 1973 - Deodato 2 (kun Eumir Deodato, Billy Cobham, John Tropea)
  • 1980 - Fuse One (kun Fuse One – Joe Farrell, Ronnie Foster, John McLaughlin kaj aliaj)
  • 1987 - Implosions (kun Randy Brecker, McCoy Tyner, Frank Morgan, Peter Erskine, Roger Kellaway kaj Ernie Watts)
  • 1987 - Shieldstone (kun Bill Shields (John Abercrombie, Jack DeJohnette, Freddie Hubbard, Airto Moreira)
  • 1989 - Manhattan Project (kun Lenny White, Michel Petrucciani, Wayne Shorter)
  • 1994 - Live at The Greek (kun Larry Carlton, Billy Cobham, Deron Johnson kaj Najee)
  • 1995 - The Rite of Strings (kun Al Di Meola, Jean-Luc Ponty)
  • 1995 - Dance of Fire (kun Aziza Mustafa Zadeh, Al Di Meola)
  • 2000 - McCoy Tyner with Stanley Clarke and Al Foster (kun McCoy Tyner kaj Al Foster)
  • 2001 - Jazz Straight Up (kun Patrice Rushen, Leon Ndugu Chancler)
  • 2008 - Thunder (kun SMV: Stanley Clarke, Marcus Miller, Victor Wooten)
  • 2009 - Jazz in the Garden (kun Hiromi Uehara, Lenny White)

Eksteraj ligiloj