Stanley G. Payne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stanley George PAYNE (Denton, Teksaso, Usono, 1934) estas hispanisto[1] usona.

Doktoro en Historio el la Universitato de Kolumbio kaj profesoro de Historio en la Universitato de Wisconsin-Madison.[2] Li estas kundirektoro de la Journal of Contemporary History,[3] membro de la American Academy of Arts and Sciences, kaj, el 1987, akademiano de la Real Academia Española de la Historia.[4] Payne publikigas ofte artikolojn en la hispanaj ĵurnaloj ABC kaj El Mundo pri aktualo hispana.

Li dediĉis sin al hispanaj temoj el 1955, post kiam li ekkontaktis kun hispanaj ekzilitoj, ĉefe socialistoj. Li doktoriĝis per tezo pri la hispana faŝisma partio Falange Española Tradicionalista y de las Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalista. El 1967 li studis pri la hispana armeo, la frankismo kaj la Dua Hispana Respubliko, inklude la tiklan temon de la Hispana Enlanda Milito.

Libroj en hispana

Libroj en angla

  • A History of fascism 1914–1945. Madison, The University of Wisconsin Press, 1995.
  • The Franco Regime, 1936–1975. Madison, The University of Wisconsin Press, 1988.

Notoj

  1. Ficha sobre Payne en el portal sobre hispanismo del Ministerio de Cultura español
  2. Slipo pri Payne de la Universitato de Wisconsin
  3. Staff del Journal of Contemporary History
  4. Retejo de la Real Academia de la Historia listanta Payne

Eksteraj ligiloj