Historio de la municipo estas ligita kun vitrofarejo, kiu ĉi tie estiĝis komence de la 18-a jarcento. Laŭ registroj de superulara ofico tio estis en la jaro 1701, laŭ aliaj indikoj en la jaroj 1650–1675. En la jaro 1702 ĉi tie vivis 5 vitrofaristaj familioj el ĉirkaŭaj municipoj kaj ankaŭ el Nové Město na Moravě. En la jaro 1806 la vitrofarejo finis sian agadon, sed en la jaro 1814 aĉetas ĝin filo de buchlovica gastejestro Izák Reich kaj li renovigas la produktadon. Liaj idoj poste luigas pluajn vitrofarejojn en Koryčany, Kyjov aŭ en Karolinka. En la jaro 1876 la vitrofarejo definitive haltis la produktadon. En ĝiaj spacoj ankoraŭ ian tempon estis produktejo de perlamotajbutonoj kaj ornamaj objektoj kun 15 okupitoj.[1]