Brno-Starý Lískovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Starý Lískovec)
Jump to navigation Jump to search
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka

Starý Lískovec estas urboparto kaj katastra teritorio, kaj ekde la 24-a de novembro 1990 sub la nomo Brno-Starý Lískovec ankaŭ urboparto de la statuta urbo Brno, situanta ĉe la sudokcidenta urborando, tamen relative proksime al la urbocentro. Ĝxis la 1960-aj jaroj formis Starý Lískovec kaj Brno-Nový Lískovec unuecan katastran teritorion Lískovec (Brno).

Ĝi havas proksimume 15 000 loĝantojn. Tiuj vivas plejparte en paneldomoj konstruitaj fine de la 1970-aj jaroj, nur minoritato vivas en familiaj domoj konstruitaj ankoraŭ antaŭ aligo de la memstara vilaĝo al Brno.

Al Starý Lískovec veturas tramoj n-roj 5 kaj 8 kaj kelkaj buslinioj de Integrita trafiksistemo de Sudmoravia regiono.

En la strato „Elišky Přemyslovny“ (strato Elizabeta Premislidino) troviĝas romkatolika preĝeĵo Sankta Johano Nepomuka, konstruita tie en 1926. Kelkpaŝe antaŭ la preĝejo, rekte kontraŭ la lerneja edifico, situis loka tombejo, en la 1970-aj jaroj nuligita.

Zámeček (kasteleto), estas edifico en Lískovec, kiu estis nenio alia ol malnova biena administra korto, kiun en Lískovec konstruigis cistercianinoj por administranto de sia bieno, al kiu Starý Lískovec apartenis. Ĝi ne estis privata havaĵo, sed post nuligo de la cisterciana klostro en 1782 ĝi fariĝis privataĵo, tamen la sekvaj posedantoj en ĝi vidis ekonomian centron. Ankaŭ restado de Elizabeta Premislidino apartenas al legendoj, nenie ĝi estas dokumentita, plie la bieno apartenis al ŝia rivelino Elizabeta Riĥenza, kiun ŝi sincere malamis kaj evitis. La legendo estas bela, kvankam ĝi neniel rilatas al la strat-nomo. Elizabeta Premislidino fondis monaĥinejon de dominikaninoj apud Sankta Anna en 1312 en la strato Pekařská (Bakista), nun hospitalo ĉe Sankta Anna, sed kun la bieno de Elizabeta Riĥenza ŝi havis nenion komunan. Riĥenza siavice fondis la menciitan monaĥinejon de cistercianinoj en 1323 kelkcent metrojn malsupre en la nuntempa Mendel-placo kaj donacis al ĝi Starý Lískovec kun aliaj bienoj.

En la kvartalo troviĝas ankaŭ naĝejo, tenisejo (sportklubo Tatran Starý Lískovec), la kinejo ne funkcias plu.

Brno-Starý Lískovec
mapo
Location of Brno-Starý Lískovec.svg
flago
Flago de Starý Lískovec
blazono
Blazono de Starý Lískovec
regiono Sudmoravia
distrikto Brno-urbo
lando Moravio
areo 3,25 km kvadrataj
loĝantoj 14111
latitudo 49° 09′ 53′′ N
longitudo 16° 33′ 40′′ E
poŝtkodo 625 00
adreso Klobásova 107/9
625 00 Brno
retejo www.staryliskovec.cz/
retpoŝto info@staryliskovec.cz