Starĉevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Starĉevo
urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26232
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 44° 48′ N, 20° 42′ O (mapo)44.80722222222220.704722222222Koordinatoj: 44° 48′ N, 20° 42′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Starĉevo (Serbio)
Starĉevo (Serbio)
DEC
Starĉevo
Starĉevo
Situo de Starĉevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Starčevo [+]
vdr
Starĉevo situas en la mapo en la verda municipo

Starĉevo (serbe Старчево, slave Starčevo, hungare Tárcsó, germane Startschowa) – estas urbo en Serbio, en municipo de Panĉevo, distrikto Suda Banato, en aŭtonomio Vojvodino. Starĉevo situas sur ebenaĵo apud Panĉevo, la Danubo preterfluas 4 km-ojn for. La nomo signifas "loko de maljunulo". La urbo havis 7473 loĝantojn en 2011 – la plejmulto estas serboj, sed inter aliaj kroatoj estas signifa malplimulta grupo.

La neolitika Starĉeva kulturo estis nomita de arkeologia tipa loko en la areo de Starĉevo. Vidindaĵoj en Starĉevo inkludas du ortodoksaj preĝejoj, kaj katolika preĝejo omaĝe al Sankta Maŭrico de 1868.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En 1717 oni trovis tie 50 domojn, kiu apartenis al limgarda zono rekte apartenanta al Habsburga Imperio. En 1723 sur mapo troviĝas la loko en formo Starzova kun serbaj loĝantoj. En 1765 germanoj, en 1773 kroatoj alvenis. En 1872 ĉesis la zono, la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál. Post unu jaro ĥolero-epidemio okazis.

Post Traktato de Trianon en 1920, la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. 1941 ĝis 1944 la germana armeo okupis la regionon. Post la Dua mondmilito la germanoj estis forigitaj, kaj alvenis serboj. En 2002 loĝis en Starĉevo 7615 homoj – serboj 6205 (82 %), kroatoj 349 (5 %), jugoslavianoj 204 (3 %), hungaroj 111 (2 %), ciganoj 88 (1 %) kaj aliaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]