Star Trek: Insurrection

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Star Trek: Insurrection
Originala titolo Star Trek: Insurrection
Produktadlando Flago-de-Usono.svg Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato decembro 1998
Daŭro 103 minutoj
Ĝenro sciencfikcio
Kameraado Matthew F. Leonetti
Buĝeto 58 milionoj da usonaj dolaroj
Reĝisoro(j) Jonathan Frakes
Produktisto(j) Rick Berman
Scenaro Michael Piller
Muziko de Jerry Goldsmith
Produkto firmao Paramount Pictures
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Star Trek: Insurrection - en Esperanto laŭvorte Stela Vojaĝo: Ribelo - estis usona kineja filmo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu publikiĝis en decembro 1998. Temas pri la naŭa kineja filmo el la serio, kiu origine komenciĝis kiel televida serio. Samkiel la sepa kaj oka kinejaj filmoj en la serio, ĝi precipe roligas la teamon de la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio kun kapitano Jean Luc Picard. Kiel en la antaŭa, oka filmo de la serio, la aktoro de la vickapitano William Riker, Jonathan Frakes, funkciis kiel filma reĝisoro, kaj sekve dum la filma produktado plenumis ambaŭ funkciojn samtempe.

La eventoj de la filmo okazu en la 24-a jarcento, pli konkrete en la jaro 2375.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]