Star Trek: The Animated Series

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Star Trek: The Animated Series
animacia televida serio • Star Trek series • porinfana televida serio • televida serio
Originala titolo Star Trek: The Animated Series
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, comedy television series, porinfana televida serio
Reĝisoro Hal Sutherland
Aktoroj sen valoro
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 22
Daŭro sen reklamoj 23
Elsendo
Elsendita 8 sep. 1973 – 12 okt. 1974
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Star Trek: The Animated Series [Stelvojaĝo: La animacia serio] estas retronomo de serio origine elsendita simple kiel Star Trek kaj kiel The Animated Adventures of Gene Roddenberry's Star Trek. Ĝi estas usona animacia televida sciencfikcia serio kreita de Gene Roddenberry. Ĝi origine elsendiĝi de la 8-a de septembro 1973 ĝis la 12-a de oktobro 1974 de NBC, en 22 epizodoj dum du sezonoj. La serio estas la unua sekvo de La Originala Serio. Metite en la 23-a jarcento, kiam la Tero estas parto de Unuiĝinta Federacio de Planedoj, ĝi sekvas la aventurojn de la USS Enterprise (NCC-1701).

VerkistojnDavid Gerrold kaj D. C. Fontana karakterizis la animacian serion kiel efike la kvara sezono de "La Originala Serio".

La animacia serio enhavis la plejmulton el la origina rolantaro donante voĉon al siaj roluloj. La plej grava escepto estis la karaktero de Pavel Chekov (Walter Koenig), kiu ne aperis en la serio ĉar la buĝeto ne povis permesi la kompletan rolantaron. Estis li anstataŭita de du uloj kiuj aperis semi-regule: Leŭtenanto Arex (voĉo de James Doohan), kies speco Edosiana havis tri brakojn kaj tri krurojn; kaj Leŭtenanto M'Ress (voĉo de Christine Chapel), ino el Kaitianoj.