Stela Vojaĝo: La Origina Serio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Star Trek: The Original Series
televida serio • Star Trek series
Originala titolo Star Trek
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro sciencfikcio
Kreita de Gene Roddenberry
Aktoroj William Shatner,
Leonard Nimoy,
DeForest Kelley,
James Doohan,
Nichelle Nichols,
George Takei,
Walter König
Muziko de Alexander Courage
Lingvo(j) angla lingvo
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 79
Daŭro sen reklamoj proks. 50 minutoj
Elsendo
Bilda formato NTSC 480i
Elsendita 8-a de septembro 19663-a de junio 1969
Kronologio
Sekva serio Star Trek: The Next Generation
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr
la NASA-kosmopramo Enterprise kaj la kerna aktora teamo de la serio "Star Trek", interalie DeForest Kelley (McCoy), George Takei (Sulu), James Doohan (Scotty), Nichelle Nichols (Uhura) kaj Leonard Nimoy (Spock)
la rapide pretervojaĝanta stelaro, kiel indikas ĝin la enkonduko de ĉiu seria epizodo

Star Trek: The Original Series (Esperante: Stela Vojaĝo: La Origina Serio) estis usona televida serio el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu produktiĝis inter la jaroj 1966 kaj 1969.

Ĉefaj geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Sezonoj (epizodaroj)[redakti | redakti fonton]

  • Sezono unu dissendiĝis de la 8-a de septembro 1966 ĝis la 13-a de aprilo 1967 kaj konsistis el 29 epizodoj.
  • Sezono du dissendiĝis de la 15-a de septembro 1967 ĝis la 29-a de marto 1968 kaj konsistis el 26 epizodoj.
  • Sezono tri dissendiĝis de la 20-a de septembro 1968 ĝis la 3-a de junio 1969 kaj konsistis el 24 epizodoj.

La Kaĝo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estis unu 'pilota' epizodo kiu estis montrata kiel ekzemplo antaŭ la serio estis farota. Tiu epizodo nomiĝas 'La Kaĝo' kaj ne havas la samajn aktorojn nek karakterojn tiel kiel la ceteraj epizodoj de la serio, escepte de sinjoro Spock.

Evoluo de la fenomeno "Star Trek"[redakti | redakti fonton]

Dum la unua dissendigo de la epizodoj en Usono la serio furoris aparte inter relative malgranda grupo da sciencfikcio-entuziasmuloj. Junie 1969 oni decidis ne plu produkti pliajn epizodojn, ĉar mankis la kvanto de televidaj spektantoj por pravigi pliajn investojn. Sekve la televida kanalo NBC komencis vendi la dissendigorajtojn al lokaj kaj privataj televidaj kanaloj en Usono. Tie pli taŭgaj dissendigotempoj havigis al la serio multe pli grandan publikon ol antaŭe, nelaste pro la ĵusa kosma misio Apollo 11, kadre de kiu la unuaj homoj vojaĝis al la Luno kaj reen al la Tero. Ankaŭ internacie la komence sensukcesa serio ekfuroris. En Britio la serio en 1970 unuafoje dissendiĝis ekster Usono. En 1972 jam 170 televidaj kanaloj de la tuta terglobo havis la serion en sia programo, ankaŭ la dua ŝtata televida kanalo ZDF en Germanio, kie kolektiĝis unu el la plej fervoraj grupoj de subtenantoj de la serio. Samjare en Usono okazis la unua Star-Trek-kunveno kun pli-malpli 3 000 partoprenantoj. En 1974 la ĉiujare okazantan eventon de fervoraj subtenantoj de la serio jam vizitis pli ol 15 000 partoprenantoj, kio fine necesigis plurajn regionajn kunvenojn. Krome privataj magazinoj de subtenantoj, en kiuj spektantoj en memkreitaj noveloj kaj poemoj traktis motivojn de la serio, pli kaj pli furoriĝis. Fine ankaŭ la inventintoj de la serio kaj la profesia komerco ekprofitis de la kreskiĝanta furoro: Post poŝlibraj noveloj surbaze de la seriaj epizodoj sekvis pli-malpli ĉiu imagebla produkto kun bildoj de la serio - ĉemizoj, dekoraj butonoj, ŝlosilaro-dekoriloj, ĉiuspecaj ludiloj, teleroj kaj tasoj, horloĝoj kaj multo pli.

Citaĵoj el la serio ekuziĝis en la ĉiutaga kulturo, ekzemple la saluta gesto de la vulkananoj, la admira-observa eldiro "fascine" de Spock dum trovo de nova ekkono, aŭ la frazo "suprenŝutu min, Scotty". La en 1977 televide je granda kosto scenigita bapto de la unua NASA-kosmopramo je la nomo "Enterprise" (kiel la stelŝipo el la origina serio) same atestas pri la tiutempe granda furoro de la serio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]