Star Wars Episode IV: A New Hope

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stelaj Militoj Epizodo 4-a: Nova Espero
Filmafiŝo
Filmafiŝo
filmo
Originala titolo Star Wars Episode IV: A New Hope
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25-a de majo 1977
Daŭro 121 minutoj (originale)
Ĝenro sciencfikcia fantazio
Kameraado Gilbert Taylor
Buĝeto Usona $11.000.000
Reĝisoro(j) George Lucas
Produktisto(j) Gary Kurtz
Scenaro George Lucas
Filmita en Usono, Tunizio, Gvatemalo
Loko de rakonto Tatooine • Morta Stelo • Yavin IV
Muziko de John Williams
Ĉefrolantoj Mark Hamill
Harrison Ford
Carrie Fisher
Peter Cushing
Alec Guinness
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Industrial Light & Magic
Produktinta firmao Lucasfilm
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Akademia Premio por Speciala Atingo • Golden Globe Award for Best Original Score • BAFTA Award for Best Original Music • Grammy Award for Best Score Soundtrack for Visual Media • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Saturn Award for Best Director • Saturn Award for Best Writing • Saturn Award for Best Supporting Actor • Saturn Award for Best Music • Saturn Award for Best Costume • Saturn Award for Best Make-up • Saturn Award for Best Special Effects • National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr

Star Wars Episode IV: A New Hope (“Stelaj Militoj Epizodo 4-a: Nova Espero”), originale montrita kiel Star Wars, estas sciencfikcia fantazia filmo el 1977 verkita kaj direktita de George Lucas. Ĝi estas la unua el naŭ filmoj faritaj en la Sergio Stelaj Militoj. Tri postaj filmoj antaŭrakontas la internan kronologion de la serio. Inter fervoruloj, la titolo estas ofte mallongigita kiel “ANH”.

Steluloj aperantaj en la filmo inkluzivas Mark Hamill, Harrison Ford, Carrie Fisher, Peter Cushing kaj Alec Guinness.

Antaŭ longa tempo, en fora galaksio, la filmo rakontas pri grupo da liberecbatalantoj, nomataj Ribela Alianco, kiu strebas detrui la kosmostacion de la prema Galaksia Imperio. La intrigo sekvas la rakonton de la juna farmisto Luke Skywalker, kiu neatendite ekrolas kiel heroo, kiam li neintence ekposedas robotojn, kiuj kunportas la planon de la stelstacio. Li devas akompani emeritan militan generalon, Obi-Wan Kenobi por savi la posedanton de la robotoj, princino Leia Organa, liveri la planon al la sekreta stacio de ribeluloj, kaj helpi detrui la spacostacion, antaŭ ol ĝi atingos kaj detruos la ribelulan bazon.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Super la planedo Tatooine, steldestrojero de la Galaksia Imperio pelas korveton de Corellia, Tantive IV, suspektata pri spionado. La princino Leia, senatano de Alderaan en la Imperia Senato, ja sukcesis ŝteli la planojn de la Morta Stelo (Death Star), potenca spaca stacio estrata de Grand Moff Tarkin, lun-granda, havanta armilon kapablan detrui planedon. La princino decidas kontakti Obi-Wan Kenobi, eksan Ĵedaj-kavaliron, kaj konfidas la planon al siaj robotoj C-3PO kaj R2-D2.

Tiuj forfuĝas la ŝipon per savkapsulo kaj iras al Tatooine. Alveninte sur la planedo, ilin kaptas Jawa-oj. Ili estas venditaj al Owen Lars. Luke Skywalker, ties nevo, riparas la robotojn, kaj eltrovas la mesaĝon de la princino Leia. Tiu mesaĝo estas destinita al Obi-Wan Kenobi, kaj Luke divenas, ke fakte temas pri Ben Kenobi, kiu vivas ermite apud Mos Eisley (spac-haveno de Tatooine). Vespere, RD-D2 fuĝas por renkonti al Ben, kaj Luke ekserĉas ĝin sekvamatene. Trovinte la roboton, la grupon atakas rabistoj Tusken (“sablo-homoj”), kaj Obi-Wan savas ilin ĝustatempe.

Poste, Ben decidas iri al Alderaan, la devenplanedo de la princino, kaj malkaŝi al Luke lia potenco pri la “Forto”. Sed ili ne scias, ke Darth Vader serĉas la robotojn, kaj ke Alderaan, pro ordono de Tarkin, estis polvigita de la Morta Stelo. La soldatoj de Vader, kiuj enketis ĝis Luke, atakas kaj mortigas liajn geonklojn. Tial Skywalker decidas iri kun Ben al Mos Eisley por trovi piloton, kiu alportos ilin ĝis Alderaan. Survoje, Luke ekkonas la Forton, universalan povon, kiun povas uzi la Ĵedajoj.

Luke kaj Obi-Wan trovas piloton Han Solo, kaj kunpiloton Chewbacca. Ili ekscias, ke Alderaan estas detruita, kaj imperia ŝipo vidas ilin. Ilia ŝipo, Millenium Falcon, estas kaptita de altira radio, kaj ili estas insiditaj en la spaca stacio. Ben iras malkonekti la altiran radion dum Luke, Han kaj Chewbacca iras liberigi Leian. Reveninte ĉe la Falcon, la grupo eskapas, kaj Luke vidas la morton de Obi-Wan, mortigita per la lumglavo de sia eks-disĉiplo, Vader.

La grupo sukcesas aliri la kaŝejon de la Rebela Alianco por ataki la Mortan Stelon, helpe de la plano de R2-D2. Han foriras por pagi siajn ŝuldojn, dum Luke iras batali la Imperion en batalŝipo. Han revenas lastatempe por helpi al Luke, kiu sukcesas detrui la stacion. Vader, kies ŝipo estis difektita dum la batalo, foriras en spacon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]