Stargate Universe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stargate Universe
televida serio
Originala titolo Stargate Universe
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
 Kanado
Ĝenro Sciencfikcio
Kreita de Brad Wright
Robert C. Cooper
Muziko de
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 40
Daŭro sen reklamoj 43 minutoj
Produktado
Loko(j) The Bridge Studios kaj Vankuvero (Kanado)
Elsendo
Elsendita 2-a de oktobro 2009 – 9-a de majo 2011
Kronologio
Antaŭa serio Stargate SG-1
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Stargate Universe (SGU) estas uson-kanada sciencfikcia televidserio kreita de Brad Wright kaj Robert C. Cooper. Ĝi estas derivita de Stargate SG-1 kaj estas la kvara serio de la Stargate-universo (post Stargate Infinity kaj Stargate Atlantis).

Stargate Universe unuafoje elsendiĝis la 2-an de oktobro 2009 en la usona televidkanalo Syfy. La 16-an de decembro 2010, Syfy anoncis, ke ĝi ne renovigos la serion por tria sezono[1], do ĝi haltis post du sezonoj kaj 40 epizodoj. Estis planita filmo por fini la rakonton, sed ankaŭ ĝi estis nuligita.

Scenaro

Antaŭ pluraj milionoj da jaroj, raso nomata antikvuloj (Ancients) lanĉis plurajn aŭtomatajn intergalaksiajn kosmoŝipojn por studi la originon de Universo. Pluraj el tiuj ŝipoj dissemis stelpordojn sur planedojn de galaksioj, kiujn ĝi trairis. Alia ŝipo, Destino (angle: Destiny), ebligas al homoj esplori la universon sekvante la vojon, laŭ kiu semŝipoj lasis stelpordojn.

Stelpordoj havas simbolojn, per kiuj oni konektiĝas al aliaj pordoj. Kutima adreso havas sep simbolojn; oksimbolaj adresoj ebligas konektiĝi al alia galaksio, kaj per naŭ simboloj oni povas atingi la ŝipon Destino.

En la nuna epoko, homoj fondis bazejon Icarus (el Ikaro) sur alia planedo, kiu povas provizi sufiĉan energion por konektiĝi al tiu ŝipo. Armeo kontaktas Eli Wallace (David Blue), kiu solvis matematikan enigmon kaŝitan en videoludo, por ke li kunlaboru al la projekto kun Nicholas Rush (Robert Carlyle). Dum malamika atako de tiu planedo, Rush vidas lastan ŝancon konektiĝi per naŭsimbola adreso. Ĉiuj homoj laborantaj en la bazejo fuĝas tra la pordo kaj alvenas en la ŝipon Destino.

Enkaptitaj en kosmoŝipo, miliardojn da lumjaroj for de Tero, la fuĝintoj strebas supervivi en tiu malnova ŝipo, kies multaj partoj misfunkcias, esplorante planedojn per la stelpordo por trovi manĝaĵon, akvon kaj manieron konekti la pordon al Tero.

Aktoroj

La ĉefaj aktoroj de Stargate Universe: Jamil Walker Smith, Alaina Huffman, David Blue, Robert Carlyle, Ming-Na, Brian J. Smith, Elyse Levesque

Epizodoj

Epizodo 1-a sezono 2-a sezono
1 Air (Part 1) Intervention (Part 3)
2 Air (Part 2) Aftermath
3 Air (Part 3) Awakening
4 Darkness (Part 1) Pathogen
5 Light (Part 2) Cloverdale
6 Water Trial and Error
7 Earth The Greater Good
8 Time Malice
9 Life Visitation
10 Justice Resurgence (Part 1)
11 Space (Part 1) Deliverance (Part 2)
12 Divided (Part 2) Twin Destinies
13 Faith Alliances
14 Human Hope
15 Lost Seizure
16 Sabotage The Hunt
17 Pain Common Descent (Part 1)
18 Subversion Epilogue (Part 2)
19 Incursion (Part 1) Blockade
20 Incursion (Part 2) Gauntlet

Notoj kaj referencoj

  1. Official: Syfy Cancels ‘Stargate Universe’ (angle) (16-a de decembro 2010). Alirita la 28-an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ