Stari Slankamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stari Slankamen, serbe Стари Сланкамен, hungare Szalánkemén [salAnkemEn] estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Inĝija. Stari kaj Стари signifas: malnova.

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stari Slankamen etendiĝas laŭ dekstra bordo de Danubo, kie Tiso kaj Danubo kunfluas.

Mapo pri municipo Inĝija

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ferepoko keltoj vivis tie. Poste romianoj alvenis, kiuj fondis urbeton Acumincum. Slavoj sekvis ilin en la 6-a kaj 7-a jarcentoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo dum la hungara dominado en 1210 en formo "Zoloncaman", pri la fortikaĵo en 1442. Laŭ alia informo jam en 1072 en latina teksto estas legebla "Castrum Zalankemen". Tiutempe ĝi estis pramejo al Titel. Ekde la 16-a jarcento la loko apartenis al la Osmana Imperio. En 1691 la Habsburgoj venkis la turkojn, sed en 1739 la turkoj venkis en nova batalo. Post fine de la turka dominado diversaj popoloj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 2002 loĝis en Stari Slankamen 485 serboj (72 %), 108 kroatoj (16 %), 19 slovakoj, 18 jugoslavianoj, 8 hungaroj kaj aliaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Stari Slankamen

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la fortikaĵo
Monumento pri la batalo
Kunfluejo de Danubo kaj Tiso
Preĝejo de Sankta Nikolao en Stari Slankamen