Starogard Gdański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Starogard Gdański
germane: Preußisch Stargard

Flago

Blazono

Flago Blazono
Starogard kosciol Mateusza z boku.jpg
Mapo
Mapo
Provinco Pomeria provinco
Distrikto Distrikto Starogard
Komunumo Komunumo Starogard Gdański
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1198
Urborajtoj 1348
Koordinatoj 53° 58′ N, 18° 32′ O (mapo)53.96666666666718.533333333333Koordinatoj: 53° 58′ N, 18° 32′ O (mapo)
Areo 25,27 km²
Loĝantaro 48690 (en 2013)
Loĝdenso 1 912,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 83-200
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GST
TERYT 6222913031
Estro Edmund Stachowicz
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro ul. Gdańska 6
Poŝtkodo de estraro 83-200
Telefono de estraro 58 530-60-06
Fakso de estraro 58 530-60-00
Poŝto de estraro ratusz@starogard.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Diepholz
(Danio) Hillerod
(Rusio) Kaliningrado

(Irlando) Limerick
Komunuma retejo http://www.starogard.pl
Domajno stg.pl
starogard.pl
Vikinovaĵoj n:pl:Kategoria:Starogard Gdański
Information icon.svg
vdr

Starogard Gdański (kaŝube: Starogarda; germane: Preußisch Stargard) estas urbo en la Pomeria provinco de Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Starogard Gdański en samnoma distrikto Starogard.

La stacidomo en Starogard Gdański

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la arkeologiaj esploroj la mezepoka burgo aperis en la loko de hodiaŭa urbo sur la iama setlejo el la neolitiko de antaŭ 4 aŭ 5 mil jaroj. Tio signifas, ke la unuaj setlantoj de tiuj terenoj, krom la kapableco ĉasadi, posedis ankaŭ scipovon agrikulturi kaj bredadi bestojn. Tamen la unua historia mencio aperis en la jaro 1198. Tiam burgo, nomata sub la nomo Starigrod, estis menciita en la dokumento de la pomeria princo Grzymisław, kiu donaciis la burgon al la ordenaj kavaliroj de la grupo de la Malta Ordeno. Dum la jaroj 1269 kaj 1276 en la diversaj dokumentoj aperas diversaj nomoj de la urbo: Stargarde kaj Staregarde. En la jaro 1305 la burgo estis aĉetita kaj pligrandigita fare de la Teŭtona Ordeno. En la jaro 1339 la teŭtonoj donis al la urbo la blazonon kaj la urborajton en la jaro 1348 (vidu la supran ilustraĵon). Baldaŭ la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno el Marienburg konstruis la defendmurojn ĉirkaŭ la tuta urbo.

En la jaro 1440 Starogard aliĝis al la Prusia Konfederacio, tio helpis al la urbo reveni en la jaro 1466 al la Reĝa Prusio, kiu fariĝis parto de Pollando. En la jaro 1454 la reprezentantoj de la urbo Starogard faris la omaĝon por la pola reĝo Kazimiro la 4-a. Tamen en la jaro 1461 la teŭtonoj denove ekokupis la urbon. En la jaro 1484 grandan parton de la urbo detruigis granda brulego (incendio). En la jaro 1520 Starogard ekokupis kaj detruis denove la teŭtonoj. En la unua duono de la 16a jc en la urbo disvastigis luteranismo. Rezulte de ĝi la Protestantoj transprenis ĉiujn katolikajn preĝejojn en la urbo. La unuan fojon aperas la nomo de la urbo en la formo Starogard en la jaro 1566. Fine de la 16a jc la influoj de la Reformacio en la urbo malgrandigis. En la jaro 1599 katolikoj reakiris la perditajn preĝejojn kaj aliajn posedaĵojn.

Komence de la 17a jc estis kreita libroforme la urba leĝaro. Dum la pol-sveda milito (1626-29) la urbo Starogard Gdański estis ege detruita. La situacio malboniĝis en la jaro 1655, kiam Starogard okupadis la urbon svedoj, dum la Sveda diluvo (vidu la apudan mapon). Ili forlasis la urbon post du jaroj. Duone de la 18a jarcento la sudan parton de la urbo denove detruigis la brulego. En la jaro 1769 laŭ iniciato de Józef Wybicki, parlamentano de Pola Sejmo (li verkis la tekston de la kanto Mazurek Dąbrowskiego, kiu iĝis la nacia himno de Pollando), li kreiĝis en Starogard Pomeria Konfederacio, kiel parto de la kontraŭrusia Bara Konfederacio, por defendi la limojn de tuta Pollando. Starogard estis la unua urbo en Pomerio, kiu aliĝis al la Bara Konfederacio (vidu la apudn mapon). Multaj urbanoj mortis dum la milito kun la rusia armeo. Malgraŭ tio, tiam en la jaro 1772 okazis la unua dispartigo de Pollando fare de imperioj de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio (vidu la apudan mapon). La okupantoj restis en la urbo dum 148 jaroj.

La 19a jc estis signifa dum la tuta historio en la rapida disvolvo de industrio kaj infrastrukturo. Sub la regado de Prusio aperis multaj fabrikoj kaj metiejoj. Inter ili speciale grava estis: fondita en la jaro 1820 fabriko de kaldronoj de Horstman, en la jaro 1846 oni konstuis la Winkelhausen-fabrikon de vodkoj kaj likvoroj kaj en la jaro 1872 estis konstruitaj la muelejoj de Wiechert. Ĝis hodiaŭ kelkaj el tiuj ebjektoj plenumas daŭre sian rolon, kaj ili estas samtempe la monumentoj de la industria arkitekturo. En la jaro 1862 Starogard posedis unu el unuaj sur polaj teritorioj la fajrobrigadon. Dum la jaroj 1870-1871 oni konstruis fervojon kaj la stacidomon. Fine de la 19a jarcento oni komencis la konstruon de nova hospitalo (malsanulejo).

Post la fino de la Unua Mondmilito Germanio perdis Starogard Gdański. La 29an de januaro 1920 la "blua armeo" de renaskiĝanta Pollando, gvidata de generalo Józef Haller (1873-1960), transprenis la urbon nome de sendependa Pollando. Al la urbo venis la 65a Regimento de Infanterio, de tiam nomata la starogarda. Dum la intermilito en Starogard okazis plua disvolvo de industrio. En la jaro 1921 en la urbo vivis 125 judoj, kaj tio estis nur 1% de la loĝantaro. La signifa plimulto estis poloj. Pro tio ofte estis la vizitoj de la plej gravaj aŭtoritatoj de Pollando. En la jaro 1923 la urbon vizitis la Prezidento de Pollando Stanisław Wojciechowski. Tamen jam en la jaro 1927 okazis la unua vizito de la prezidento de la Dua respubliko Ignacy Mościcki (en 1926 li iĝis prezidento de Pollando, en 1933 elektita por la dua oficperiodo). La dua vizito okazis en la jaro 1929.

La 2an de septembro 1939 komencis la germana okupado de la urbo dum la Dua Mondmilito. La 12an de septembro germanoj faris la unuan amasan ekzekuton de poloj. Ĝis la fino de okupacio en la arbaro de Szpęgawsk apude de Piaśnica perdis la vivon ĉirkaŭ 7 mil homoj (Masakro de Piaśnica), en tio nombro la pacientoj de la hospitalo de psike-malsanaj de proksima Kocborowo. Kadre de la Intelektul-kampanjo (la Agado T4 /Aktion T4) gvidatan dum la jaroj 1939-1944, en kiu germanoj murdis personojn psike malsanajn kaj handikapulojn, oni murdis 500 infanojn-handikapulojn el la hospitalo. Krome en la jaroj 1940-1944 oni murdis 2842 de pacientoj. Preskaŭ ĉiuj judoj en la urbo estis murditaj ĝis la fino de septembro 1939. La urbon ekokupis la Ruĝa Armeo la 6an de marto 1945. En la bataloj kun germanoj perdis la vivon 26 sevetiaj soldatoj.

Dum la jaroj 1945-1998 la urbo administracie apartenis al la Vojevodio de Gdansko. En la jaro 1947 oni eltombigis la viktomojn (la restaĵojn) de la germana murdo el la Arbaro de Szpęgawsk (Masakro de Piaśnica) kaj allokigis al la urba katolika tombejo en Starogard. Post la fino de la militookazis rapida disvolvo de la urbo. En la jaro 1949 sur la terenode la urbo ekkomencis la agadon la unua laika lernejo de la Societo de Amikoj de Infanoj. En la jaro 1950 al la nomo Starogard oni aldonis vorto „Gdański” ("Gdanska"), por diferencigi kun simila nomo de la urbo en Okcidenta Pomerio: Stargard. Dum aŭgusto 1980 en la urbo eksplodis la amasaj kontraŭkomunistaj protestoj kaj strikoj kaj estingis la Inter-entreprena Strik-Komitato (Strikoj en la Pola Marbordo). Nun la urbo estas forta industria centro, interalie funkcias fabriko de la farmaciaĵoj (medikamentoj), meblaj firmaoj, domkonstruaj entreprenoj kaj la Vitro-Fandejo de vitraĵproduktoj por domo.

Bibliografio:

Götz Aly (2015): La kulpigitaj. „Eŭtanazio” en Tria Regno (Obciążeni. "Eutanazia" w nazistowskich Niemczech), Wydawnictwo Czarne (Nigra Eldonejo), Wołowiec.

Jan Buchholz, Andrzej Szklarski (1999): Królewskie miasto Starogard. Stolica Kociewia od czasów najdawniejszych do czasów najnowszych La reĝa urbo Starogard. Ĉefurbo de Koĉevio, Biuro Promocji i Wydawnictw STAR (La Buroo de Promociado kaj Eldonaĵoj), Starogard Gdański.

Czesław Czubryt-Borkowski (1988):Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945, Wydawnictwo Sport i Turystyka, Varsovio.

Adam J. Haras (1999): Starogard Gdański w fotografii, Starogardzkie Centrum Kultury, Starogard Gdański.

Janusz Kruk, Sarunas Milisauskas (1999): Rozkwit i upadek społeczeństw rolniczych neolitu, Instytut Archeologii i Etnologii Polskiej Akademii Nauk, Krakovo.

Józef Milewski (1959): Dzieje Starogardu Gdańskiego, Wydawnictwo Morskie, Gdynia.

Józef Milewski (1955): Starogard Gdański i okolice, Wydawnictwo Sport i Turystyka, Varsovio.

Józef Milewski (1982): Starogard Gdański stolica Kociewia i okolice, PTTK, Gdansko.

Krystyna Szwentnerowa (1968): Zbrodnia na via mercatorum, Wydawnictwo Morskie, Gdynia.

Ryszard Szwoch (2000): Starogard Gdański. Przewodnik po mieście i okolicy, Studio Twórczego Działania Carpe Diem, Starogard Gdański.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Personoj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La urboplaco kun la malnovaj historiaj brikdomoj